Esperanta Civito

Kontribuo al la debato pri Tibeto

Estimataj gekolegoj,

Nome de la Esperanta Civito ni dankas pro Via afabla invito al la morgaŭa debato ĉe Ĉina Radio Internacia. Ni ne partoprenos rekte en tiu debato, sed ĉar Vi montras aprezindan intereson pri nia vidpunkto, ni disponigas ĝin al Vi jam nun, publike.

La Esperanta Civito havas altan estimon al la ĉina civilizo kaj grandan respekton pri la streboj de la Ĉina Popolo kiu, post la grandaj suferoj de la dua mondmilito kies viktimo Ĝi estis, kapablis rekonstrui sian landon, ĝis la atingo de la nuntempa stato.

Kiel sincera estas nia favora agnosko, tiel sincera estas nia bedaŭro pro la negativaj flankoj de tiu rekonstruado, kiu kolizias kun tri gravaj elementoj: la esprimlibero (komprenata kiel ĝin praktikas PEN-Klubo Internacia), la mediprotektado kaj la respekto pri la etna rajto je memdeterminado.

En la kunteksto de tiu tria elemento situas la tibeta problemo. Rilate al la enhavo, debato pri Tibeto (aŭ ajna teritorio en la mondo) eblas nur se oni anticipe respektas la rajtojn de la indiĝenoj. Kaj tio implicas ankaŭ respekton rilate al la formo. Se moderna ŝtato volas havi modernan diplomation, ĝi ne povas malaltigi sian tonon per insultaj oficialaj esprimoj kiel "la kliko de Dalai Lama". Tio ne honoras la diplomatiajn kapablojn de Popola Ĉinio kaj igas Ĝin neglektinda pledanto, kiel ajn fundamentita estus Ĝia pledo.

Tial, en la sama senpartieca spirito laŭ kiu la antaŭa Konsulo, prof. d-ro Walter Zelazny, protestis kontraŭ la baldaŭa milito en Irako (marto 2003), la nuna Konsulo de la Esperanta Civito protestas pro la manko de aŭtonomio en Tibeto.

Kun sinceraj salutoj.

prof. Giorgio Silfer, Konsulo

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0610 s s