Esperanta Civito

Armita konflikto en Burundio

Pasintsemajne eksplodis ofensivo fare de la ribelaj Fortoj Naciaj de Liberigo (FNL). Antaŭhieraŭ ĝis noktomezo FNL bombardis Buĵumburon, per kanonoj kaj raketiloj. La luktoj, kiuj koncernas la ĉirkaŭon de la ĉefurbo kaj kvar okcidentajn provincojn, kaŭzis tridekon da mortintoj. La burundia armeo ripostis kontraŭ ribelaj ŝlosilpozicioj je 20 km de la ĉefurbo, landlime kun Kongolando.

FNL estas armita grupo el la hutu-etno, kiu ne aliĝis al la pacakordoj de januaro 2004. Aliaj armitaj hutu-grupoj intertempe integriĝis en la regula armeo de Burundio. FNL estas akuzita pri la mortigo de la vatikana reprezentanto mons. Michael Courtney, en decembro 2003. En Burundio ĉiuj romkatolikaj episkopoj apartenas al la hutu-etno.

Laŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, kiu vizitis Burundion kaj renkontis la ŝtatestron komence de januaro, "la situacio aspektis trankvila kaj la lando estis pene leviĝanta el la sekvoj de la interna milito". Ne estas informo pri damaĝo al tieaj Esperantianoj.

[HeKo 351 9-C, 26 apr 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0627 s s