Esperanta Civito

Forta raŭmisma alesto en Vilno

Kvindek personoj prelegos (sep el ili dufoje) okaze de la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalismo en Vilno, 26-30 majo 2008. La aranĝon organizas Litova E-Asocio, kunlabore kun la ĵurnalista asocio.

Neniu prelegonto devenas el Oceanio kaj Ameriko (se escepti la britan ŝtatanon Humphrey Tonkin). Afrikon “reprezentas” Frimpong Ampomah Badu. El Azio venas du ĉinoj kaj unu iranano (plus siberia ruso). Nur 10% de la prelegontoj estas virinoj: Gabriela Kosiarska, Perla Martinelli, Aneto Muhlemann, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak. Eĉ malpli granda estas la procento en TEJO-aĝo. La meza aĝo de la prelegontoj estas relative alta, certe pli ol kvindek jaroj.

Unu prelegonto el kvin (du el kvin se temas pri virinoj) havas la esperantan civitanecon. La nombro de tiuj kiuj kunlaboras al aŭ formiĝis ĉe unu el la periodaĵoj aliĝintaj al la Pakto superas 40 procentojn. Se la kongreson aŭspicias UEA, male SAT tute forestas: la solan prelegon pri la laborista gazetaro faros la ruĝa senatano Dieter Rooke.

Entute la kongreson partoprenos sep Civitaj geparlamentanoj, inkluzive de tri membroj de la Kapitulo (ĉi-kaze la plimulto) kaj kvin el naŭ lingvaj komitatanoj.

Dum la semajno kunvenos la Kapitulo, la Lingva Komitato, la Asembleo de la Esperanta PEN-Centro. Krome estas proponita (fare de la Vickonsulo) ankaŭ neformala renkonto inter la ĉeestantaj estraranoj de UEA kaj membroj de la Kapitulo.

[HeKo 353 4-A, 12 maj 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0588 s s