Esperanta Civito

Roterdamo preparas eksigon?

Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio (art. 19):  "Por reprezenti la Asocion en iu lando aŭ teritorio, la Estraro nomas ĉefdelegiton aŭ peranton, interkonsente kun la respektiva aliĝinta landa asocio, se ekzistas tia. La ĉefdelegito aŭ peranto respondecas al tiu landa asocio kaj al la Estraro de UEA."

Tial ke la landa asocio en Togolando (UTE) reproponis c-anon Koffi Gbeglo kiel ĉefdelegiton, ni komprenas ke UTE estas kontenta pri la ĝisnuna ĉefdelegito. Se la Estraro de UEA, laŭ rekomendo de s-ro Osmo Buller, malakceptas la proponon, la konflikto jam estas ne inter Gbeglo kaj UEA, sed inter UEA kaj UTE.

Laŭ la sama statuto (art. 18): "Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi, povas esti eksigita el la Asocio. Estas kompetenta la Estraro pri la eksigo de la individuaj membroj, kaj la Komitato pri la eksigo de aliĝintaj asocioj aŭ komitatanoj de UEA post esploro laŭ la kondiĉoj en la Ĝenerala Regularo. Individuaj membroj eksigitaj de la Estraro rajtas postuli decidon fare de la Komitato."

La ĝenerala direktoro de UEA, s-ro Osmo Buller, tiel publike komentarias la rilatojn inter Roterdamo kaj Lomeo (10 junio 2008): "Eĉ sen ĉefdelegito la situacio estas pli bona ol antaŭe, kiam per sia sinteno al UEA kaj ties gvidantoj la ĉefdelegito konfuzis kaj eĉ ŝokis esperantistojn en kaj ekster Togolando, ĉar de tiu, kiu estas kvazaŭ ambasadoro de UEA en sia lando, ili evidente atendis ion alian."

La prezidinto de UEA, d-ro Renato Corsetti, tiel publike komentarias la aktivecon de la dumviva UEA-ano (kaj eksa estrarano) Koffi Gbeglo (11 junio 2008): "Mi ne komprenas, kial Koffi volas ĉiurimede pravigi la malpozitivan juĝon de Osmo pri li. Ĉiuokaze mi ne vidis flanke de Koffi en ĉi tiu listo aŭ aliloke unu pozitivan, poresperantecan mesaĝon dum la lastaj jaroj. Alivorte mi ne vidis mesaĝon indan je ĉef-delegito de UEA."

Se oni legas la suprajn komentariojn kaj samtempe memoras pri la artikoloj 18 kaj 19 de la statuto, oni komprenas ke la kondiĉoj kuniĝas por la baldaŭa eksigo de Koffi Gbeglo, des pli se UTE ne esprimos sian solidarecon al li. Aŭ por la eksigo de la landa asocio mem, se ĝi esprimos sian solidarecon al li.

Estas bedaŭrinde ke en tiu respektinda Asocio mankas arbitracia instanco, kia estas la Kortumo en la Esperanta Civito. Kompense, en UEA ekzistas salajrata burokrataro, kiu tute mankas en la Esperanta Civito.

[HeKo 358 5-A, 11 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0590 s s 
  Total: 0.0762 s s