Esperanta Civito

Somermeza renkonto en Stokholmo

Eksterordinara renkonto de intelektuloj el la sveda Esperantio, okaze de la vizito de la Konsulo hieraŭ vespere en la Esperanto-Centro de Stokholmo. Ĉeestis interalie Jarl Hammarberg, Christer Kiselman, Bertil Nilsson, Leif Gunnar Nordenstorm, Marianne Ståhlberg, kaj gravaj svedaj aktivulinoj, kiaj Kajsa Hansen kaj Ulla Luin.

Diversajn periodaĵojn prezentis  Perla Martinelli ("Femina"), Bertil Nilsson ("Literatura Foiro"), Giorgio Silfer ("Heroldo de Esperanto"), Leif Nordenstorm ("La Espero"), kadre de ĝenerala informado kaj diskuto pri la rezultoj de la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno.

La vespero, agrabligita per regaleto preparita de ges-roj Hansen, donis la okazon por tre interesa interŝanĝo de opinioj pri la kulturo kaj la dinamiko de Esperantio.

[HeKo 359 8-A, 29 jun 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0608 s s