Esperanta Civito

Honortago pri Amikejo

La Parlamento de la Esperanta Civito honoros la centan datrevenon de epizodo en la historio de Belgio, Germanio kaj Esperantio: en aŭgusto 1908 dum deko da tagoj la teritorio de Neŭtrala Moresneto (aneksota de Belgio post la unua mondmilito) estis sendependa ŝtato kun esperanto kiel oficiala lingvo. La efemera, ne agnoskita subjekto de internacia juro nomiĝis Amikejo. Pri la tuta evento aperis historiografia eseo de c-ano Giorgio Silfer en "Literatura Foiro" n-ro 232.

La honortago disvolviĝos sabaton la 26an de julio 2008 ekde 10h00 en Hôtel du Congrès (rue du Congrès 42. Bruselo), Salle du Jardin / Ĝardena Salono, kun festparolado de la Konsulo. Sekvos bankedo en proksima restoracio. La ceremonio estas publika, sed necesas anonci sin por la bankedo, ghis la 20a de julio, ĉe la redakcio de HeKo.

La kongresanoj kiuj volas aliĝi al la honortago povas trafi trajnon IC 9216 en Roterdamo CS je 7h55, kun alveno al Bruselo Centra je 9h41. De la stacio piediri supren laŭ strato Putterij - strato Colonies - maldekstren en straton Royale (do ne al la direkto de la parko); post 50 m turni dekstren al strato Ondericchts kaj daŭrigi 200 m ĝis strato Congrès: entute 500 metroj. Por la reveno al Roterdamo estas IC-trajnoj el Bruselo Centra je 15h19, 16h19, 17h19, kun alveno al Roterdamo CS je 17h06, 18h06, 19h06.

[HeKo 361 1-C, 10 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0568 s s