Esperanta Civito

Pekinismo ekzistas jam delonge

Irandevena zoroastrano, studanto pri fiziko, loĝanta en Kanado, Beĉjo praktikas akribion pri alies nomo, sed kaŝas la sian. Lastatempe Beĉjo publike komentariis pri la tibeta situacio, mokante komunikon de nia novaĵagentejo:

"Por mi estas interesa, kiel homoj kiuj konsideras sin tiom politike lertaj kaj kleraj, tiel trompe reduktas kompleksan aferon politikan kiel konflikto inter Ĉinio kaj aliaj registaroj rilate Tibeton al batalo inter pravaj kaj malpravaj. Konsideri esperantistajn oipinidonantojn kiel aŭ pekinistoj aŭ tibetemaj estas granda mensogo kaj trompa reduktado. Tio nur utilas por politikaj debatoj inter ideologiaj partioj kaj disponigas neniun pli profundan konon pri originoj kaj radikoj de la konflikto. Ankaŭ ne prezentas veran solvon por la problemo. Tio estas prezenti tre kompleksan aferon, en formo de tro simpligita batalo inter bono kaj malbono, ĝusto kaj malĝusto. Politikaj aferoj ne tiel okazas en nia mondo. Kaj tia rigardo estas tro manikeisma. Oni povas sincere kredi je rajtoj de tibetanoj, sed ankoraŭ konsideri lastatempajn protestojn kiel nesincera ludo orkestrita de la okcidentaj potencoj cele al premi Ĉinion, ne por estigi respekton de homaj rajtoj en Ĉinio sed por profiti ilin por akiro de ekonomiaj kaj politikaj avantaĝoj dum negocoj. Ankoraŭ eblas kredi, ke ekstrema humiligo de la ĉina popolo kiam ili deziras fieri pri siaj ekonomiaj atingoj dum la lastaj jaroj ĉe olimpikaj ludoj ne helpos establon de konstrua dialogo kaj atingo de respekto por rajtoj de tibetanoj."

Se Beĉjo legus iomete pli atente, li komentarius pli inteligente. Fakte la tuta diskuto en Esperantio pri Tibeto komenciĝis longe antaŭ la demonstracioj en Lasao kaj evoluas sendepende de ili kaj sendepende de la Olimpikoj.

La pekinismo karakterizas Universalan Esperanto-Asocion jam de pluraj jaroj: ĝi forte kreskis sub la prezido de Renato Corsetti, ne nur pro UK en Pekino kaj privilegiaj rilatoj kun Ĉina Esperanto-Ligo. La unua klara cedo al la pekinismo en UEA estis la forigo de la tajvana flageto, en la asociaj retpaĝoj, post akra protesto de du ĉinaj (kontinentaj) esperantistoj, evidente karakterizitaj de naciismo kiu ne honoras "la spiriton de Zamenhof kaj Deguĉi". Por la okazo, neniu pledis por la rajtoj de la tajvananoj: eĉ ne alia irandevena esperantisto, kiu tie rezidas kaj instruas; eĉ ne la iberskolano kun tajvana edzino. Simple la flageto tuj malaperis el la retpaĝoj de UEA.

Oni multe parolas pri la respekto al la minoritatoj, pri la "lingvaj homaj rajtoj" (bizara esprimo: ĉu ekzistas ankaŭ la "lingvaj bestaj rajtoj"?), pri la lingva diskriminacio, pri la defendo de la minoraj lingvoj. Sed ĉu UEA praktikas tion en siaj vicoj? Efektive ne. Kiam estas la okazo, UEA elektas ĉiam la flankon de la pli forta. La konfliktoj en rilato kun Popola Ĉinio estas nur unu el la eroj de longa ĉeno. La lasta sed ne la fina, bedaŭrinde.

[HeKo 363 2-A, 29 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0571 s s