Esperanta Civito

Roterdamo kaj Lomeo: malkunaj atomoj?

Universala Esperanto-Asocio ne deziras kunlabori kun Afrika Centro Esperantista. Tion indikas la baloto de la Komitato en Roterdamo, kiu malakceptis preskaŭ unuanime la rekomendoproponon "Okazu pliintensigo kaj pliefikigo de kunlaboro inter Afrika Centro Esperantista kaj Afrika Oficejo".  Fakte por la rekomendo voĉdonis nur c-ano Koffi Gbeglo kaj s-ino Michela Lipari, inter kvindeko da komitatanoj.

Afrika Oficejo estas strukturo de UEA, kiu rekte dependas de la ĝenerala direktoro de tiu Asocio. Starigite en Benino komence de 2006 post la nerenovigo de la kontrakto kun Institut Zamenhof en Lomeo, AO estis gvidata de François Hounsounou. Ĉi-lasta distingiĝis pro antiraŭmismo tiel blinda kiel fervora, sed fine malutila al li mem, kiu ne plu okupas sian postenon. Li perdis ankaŭ alian postenon, kiel kunordiganto de mondialisma movado en Afriko. Siaflanke, ACE fariĝis fonto de informoj pri Afriko alternative al la oficialaj UEA-kanaloj, krom plenumanto de diversaj servoj.

"Se la Komitato aprobus la rekomendon, probable UEA povus rebonigi la rilatojn kun la togolandanoj, kaj ne nur" opinias sen. Chamberline Nguefack, vickonsulo pri la tria mondo. Al la demando, ĉu la Esperanta Civito kunlaborus kun AO, se el Benino venus propono, ŝi respondas: "Ni donas la prioritaton al la partnereco inter la paktintaj establoj, sed ne la ekskluzivecon. La Esperanta Civito ne estas antaŭjuĝe fermita al alies projektoj kaj iniciatoj, se ili efektive utilas por la afrika Esperantio".

La rifuzo de UEA kunlaborigi sian afrikan strukturon kun ACE egalas al rompo kun Koffi Gbeglo: inter li kaj Roterdamo jam pendas akraj problemoj, jen financaj (konfisko de privata mono, laŭ Gbeglo) jen moralaj (rifuzo pri lia ĉefdelegiteco fare de la ĝenerala direktoro). Nun Gbeglo kaj lia teamo pli ol pravas deklari sin sendependaj de UEA, simple ĉar Roterdamo ne volas ilin.

[HeKo 363 5-A, 30 jul 08]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0044 s s(5 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0458 s s