Esperanta Civito

La tria poemlibro de Giorgio Silfer

Ĉi-semajne Giorgio Silfer liveris al la librofako de LF-koop sian trian poemaron, kiel proponon por la nova trijara laborplano, diskutota komence de 2009. La titolo estas decidota, sed tre probable la unua litero estos D, kiel okazis por "De tempo al tempo" (1977) kaj "Desislava ridetas" (1987), kaj ankaŭ "Drole kaj petole" (1972) kaj "Doktoro Rosales" (1973), por citi nur parton de lia beletra produktado, kiu dum la lastaj jardekoj turniĝis precipe al teatro kaj eseado.

La verko enhavas kvindekon da titoloj, plejparte jam aperintaj (plurfoje anonime) en "Literatura Foiro". Absolute nekonata estas tamen la kerno, konsistanta el la tridek hajkoj de "Venecia maskaro": ĉi tiun ciklon, verkitan en 1998-99, akompanas ravaj bildoj pri venecia karnavalo. La titoloj trapasis rigoran selekton de la aŭtoro mem: c-ano Silfer fakte produktis multe pli da poemoj dum la lastaj dudek jaroj.

Ne mankas tradukoj kaj adaptoj: Gabriel García Marquez, Czeslaw Milosz, Gyula Ilyés kaj minoraj germanoj; entute ses poemoj, el kiuj la plej rimarkinda ŝajnas "Unu frazo pri la tiraneco", tradukita en oktobro 2006, omaĝe al la jubileo de la hungara revolucio 195, kaj honore al la ĵus murdita Anna Politkovskaja. Krome enestas poeziaj prozeroj, kiel la ciklo de "La fabloj tristaj" (1995), por kiu estis verkitaj nur kvin el la planitaj tridek ok fabloj.

La nova libro ampleksas la produktadon inter 1987 kaj 2008: antaŭ monato fakte la poeto dediĉis versojn al la amata virino, okaze de ŝia naskiĝtago, kaj ili eniras ĉi tiun kolekton. Male, ĝin ne eniras la dekoj da kanzonoj kiujn li verkis aŭ tradukis, por la interpreto de Gianfranco Molle, TEAM, Nikolin' kaj Anjo Amika.

[HeKo 363 6-B, 30 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0569 s s