Esperanta Civito

Familiaj nomoj en Esperantio

La familiaj nomoj en Esperantio sekvas la patriarkan tradicion. Tio estas tuj konstatebla se temas pri vidvinoj kaj divorcintoj, kiuj konservas la familian nomon de la (eks)edzo. Tial longe ekzistis samtempe du Sinjorinoj Lapenna, kio certe havis sian efikon kiel ekzemplo en la esperanta socio. Eble iu memoras ke Klara naskiĝis Zilbernik (danke al la patro, kiu provizis ŝin per riĉa doto, necesa por la eldono de "Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto"); sed kiu kapablus identigi s-inon Bilek? aŭ s-inon Dippe? aŭ s-inon Dirksen? aŭ s-inon Bouvier? Tamen temas pri kvar el la plej gravaj virinoj en la tuta historio de la esperanta popolo.

Nur ekde la 1960aj la anstataŭa adopto de la edzonomo cedas al la aldono: jen s-ino Ada Fighiera Sikorska. Nur ekde la 1980aj iuj rezignas entute pri la adopto de la edzonomo: Anna Brennan ne nomiĝas Corsetti, eventuale reprenas la originan nomon Loewenstein. Tiu kutimo en Esperantio ekestas kontraste al la makrosocio: Perla Martinelli dum certa tempo estis devigata havi oficiale nur unu familian nomon, tiun de la edzo, svisa ŝtatano. Kaj fine, nur ekde la nuna jarcento viroj adoptas la nomon de la edzino: la unua eble estis Martin Burkert, la desegnisto de Pepo en TEJO-gazetoj kaj en "Paŝoj al plena posedo", kiu fariĝis Martin Markarian, edziĝante al denaska esperantistino. Kurioze, ĉi tiu nova kutimo kreis malarkaismon: la fraŭla nomo estas Burkert, la edza estas Markarian...

Onomastiko estas aparta ĉapitro de la leĝo pri familia juro (Lex Valeria), ĵus definitive aprobita de la Senato de la Esperanta Civito, post longa debato bazita sur raporto de kortumano Jacques Lavamchy. La dua ĉapitro de la leĝo enhavas tri artikolojn (5an, 6an kaj 7an), el kiuj la unua estas la plej grava, ĉar ĝi anstataŭas la artikolon 160 de la Svisa Civila Kodo, laŭ kiu la nomo de la edzo estas aŭtomate la nomo de la geedza paro. Fakte la Esperanta Civito referencas al la Svisa Kodo, manke de propra normo.

Pli komplika montriĝis la normigo de la oficialaj subskriboj. Necesis elekti inter variantoj por homogena registrado. La familia nomo ĉiam venu post la persona, laŭ la eŭropa tradicio, kiun kontrastas la hungara; sed ĝuste niaj grandaj verkistoj donis la ekzemplon: Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.

Ĉu tamen la normoj de la Civito gravas por ĉiuj esperantistoj? Jes, ne kaj jes. Jes, ĉar ili estas la plej kongruaj kun la feminismaj postuloj, en la nuna Esperantio. Ne, ĉar ne ĉiuj esperantistoj rajtas akiri la civitanecon. Jes, ĉar la civitaj normoj ĉiam konsideras kaj la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj kaj la evoluon de la moroj en la esperanta parolkomunumo. Tial ili meritas ĉiukaze nian atenton.

(sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo)

kun la afabla permeso de la redakcio de "Femina"

[HeKo 363 7-C, 31 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0572 s s