Esperanta Civito

Nova libro de Vinko Oŝlak

La unua ĉapitro de "Mi estas sloveno – ĉu grave?" de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo "Literatura Foiro" (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.

Vinko Oŝlak, kiu estris la blankan grupon en la Senato de la Esperanta Civito dum la antaŭa mandato, antaŭ tri jaroj forlasis la romkatolikan eklezion, restante tamen profunde kristana intelektulo. Li certe estas la plej interesa esperantlingva kristana filozofo. Prezidanto de la Esperanta PEN-Centro en 2004-2008.

La verko de c-ano Oŝlak, prespreta, atendas eldononton. Provekzemplero de la revuo kun la ĉapitro el "Mi estas sloveno – ĉu grave?" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 364 4-B, 4 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0565 s s