Esperanta Civito

Ekas la SAT-Kongreso en Bulgario

Hodiaŭ ekas la 81a SAT-Kongreso en Kazanlako, meze de la fama Roza Valo en Bulgario. Inter la anoncitaj 64 aliĝintoj  pli ol la duono venas el nur du landoj: Francio kaj Serbio; minimuma la partopreno el la kongreslando mem. Pluraj kongresanoj havas la esperantan civitanecon: interalie du senatanoj (Jarl Hammarberg kaj Dieter Rooke), eksa senatano (Andreo Montagner) kaj forumanino Ivanka Stojanova. Ili ĉiuj tamen partoprenas je privata titolo, ne kiel oficialaj reprezentantoj de la Esperanta Civito.

Lastfoje ĉeestas salajrato de Sennacieca Asocio Tutmonda: ekde majo 2009 Kreŝo Barkoviĉ pensiiĝos, kaj SAT ne plu havos dungitojn. Inversa situacio ol tiu de Universala Esperanto-Asocio, kies oficistaro kreskos je unu plena unuo. Prognozi kiom daŭros ankoraŭ SAT estas nek facile nek agrable.

Laŭ unu el la terapioj por eviti la estingiĝon, SAT devus trovi formon de kunlaboro kun la maldekstruloj en la Esperanta Civito, specife la klasbatala Ruĝa Listo, aŭ la "nova maldekstro" kiu inspiras la Verdan Liston. Ne hazarde la lasta SAT-kongreso kun multe pli ol cent partoprenantoj (kaj riĉa kultura programo) estis tiu en Ĉaŭdefono 2003, kun kvardeko da raŭmistoj. Grava obstaklo al la eventuala kunlaboro venas tamen el la eraroj de la nuna Plenum-Komitato, interalie rilate al la feministinoj (kiuj eksiĝis el SAT en 2004-2005). 

[HeKo 365 3-A, 9 aug 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0556 s s