Esperanta Civito

Preparata la vizito de vickonsulo en Burundio


Laŭ decido de la Kapitulo en Vilno, baldaŭ la vickonsulo pri la tria mondo, sen. Chamberline Nguefack el Kamerunio, vizitos Burundion por esplori la cirkonstancojn rilate al la projekto de SIPU pri "Civito de Paco", bazita sur la promeso de la respublikaj aŭtoritatoj donaci vastan areon sude de la ĉefurbo. Dum sia restado, la vickonsulo helpos ankaŭ por la lingva perfektiĝo de la lokaj Esperantianoj. La fakto ke sen. Nguefack estas edukita en la franca sendube utilos surloke, kaj por la eventualaj kontaktoj kun la aŭtoritatoj kaj por renkonti la gvidantaron de la Societo Internacia por la Paco Universala, kie ne ĉiuj estas esperantlingvaj.

La eĉ pli baldaŭa restado en Eŭropo de unu el la SIPU-anoj kun la esperanta civitaneco sendube helpos la preparon de la vizito en Burundio. La burundia Esperantiano estas atendata post du semajnoj en Svislando, kie li renkontos la Konsulon.

Dum la lastaj monatoj daŭris la rilatado kun ĉiuj partoprenintoj en la dua Afrika Esperantologia Semajno, per koresponda postkurso de KCE, prizorgata de la sama trejninto: sen. Giorgio Silfer. Bedaŭrinde, pro manko de kunlaboro en la stokejo en balta lando, ankoraŭ ne estis sendita la kvanto da lernolibroj por franclingvanoj kiun LF-koop donacis al SIPU laŭ propono de la Kapitulo.

[HeKo 366 3-B, 25 aŭg 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(21 Requests)
  PHP: 0.0720 s s 
  Total: 0.0856 s s