Esperanta Civito

Feministino pri la familia juro en Esperantio

Laŭ afabla permeso de la redakcio de "Femina", organo de la Feminisma Esperanta Movado, ni aperigas la plej lastan artikolon de la rubriko "Klara respondas", pri la temo "Geedzeco kaj gejedzeco".

La kutimojn en Esperantio forte influas la sociaj moroj de la lando kie la paro vivas. Se la esperantlingva paro harmonias, la esperanta komunumo akceptas ĝin relative facile: depende de la lando, la eksternuptaj rilatoj (inkluzive de la samseksaj) estas pli-malpli tolerataj. La problemoj ekas se paro rompiĝas kaj unu el la du ŝarĝas la komunumon per sia rankoro.

Ne ekzistas normoj, aŭ ili ne ekzistis, ĝis kiam la Esperanta Civito okupiĝis pri la temo kaj ĝia Senato aprobis leĝon. Mi mem ne havas la civitanecon, sed mi devas konstati ke la Civito funde esploris la temon, komparante la svisan juron (kiu estas ĝia referenca modelo) kun la realaj kazoj en Esperantio. Rezulte, la Civito ne inventis normojn, sed deduktis ilin.

La geedzeco estas traktata en la tria ĉapitro de la “leĝo pri familia juro” (aŭ Lex Valeria), konsistanta el tri artikoloj: oka, naŭa kaj deka. La leĝofarantoj startis el la premiso, ke la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas komuna denominatoro por la tuta Esperantio (por la Civito ĝi havas eĉ la valoron de leĝo). Konsekvence la difino pri geedzeco devas koincidi kun tiu en la art. 16 de la Deklaracio. Sed tiu artikolo estas kurioze (mal)restrikta: unuflanke la Deklaracio ne inkludas samseksajn parojn (nur "plenaĝaj viroj kaj virinoj [...] rajtas geedziĝi"), aliflanke ĝi ne ekskludas poligamion.

Akceptinte la difinon el la Deklaracio, la gesenatanoj devis trovi formulon por inkludi ĉiujn parojn kiuj ne situas en tiu difino. Tial ili decidis distingi inter geedzeco kaj partnereco: "Ekster tiu difino oni parolas ne pri geedzeco, sed pri partnereco."

Efektive ambaŭ profiloj, la edz(in)a kaj la partner(in)a, ekzistas en Esperantio. Kurioze, Esperantio povas esti pli pruda ol la ĉirkaŭa socio: kiam en 2004 mortis la verkisto pseŭdonime konata kiel Serĝo Elgo, la funebra anonco en la franca eksplicite parolis pri lia bigamia stato (li partneris samtempe al du esperantistinoj), dum tiu en esperanto kaŝis la aferon.

Sed kio estas partnero? La leĝo respondas: "Partnereco estas la kunvivado “more u xorio” (edzomore) de: a) gefianĉoj; b) samseksa paro; c) ne divorcinta homo kun alia persono." La kazo a) estas relative ofta, precipe inter gejunuloj; la kazo b) akceptas gejojn kaj la kazo c) malfermas la pordon al la situacioj kiel tiu de Serĝo Elgo (kiu ne estis eksedzo, kiam li ekvivis kun la unua el siaj partnerinoj). Fakte relative multaj estas la personoj kiuj ne estas edze liberaj, sed jam kunvivas kun alia, edzomore.

Se por Serĝo Elgo temis ĉiam pri esperantistinoj (la edzino kaj la du partnerinoj – "compagnes" franclingve), por aliaj temas ĉefe pri “griza” kaj “verda” edz(in)o: la unua ne posedas la lingvon – gaĝ(in)o, dirus la raŭmistoj –, la dua estas la stabila varianto de la kongresedz(in)o, kiu jam en la 1930aj estis vaste praktikata moro.

La partnerecon en Esperantio subtenas la lingvoposedo, kiel atestas la paragrafo: "Laŭ peto de ambaŭ koncernatoj, la Civito povas registri ilian partnerecon, se ili ambaŭ plenumas la kondiĉon en la art. 2 par. 2 de ĉi tiu leĝo." Kaj la laste menciita paragrafo diktas ke: "La scipovo de esperanto estas atestenda per la posedo de LTSEC-diplomo A2." Ekster la limo de la lingvoposedo (kohere al la Civita filozofio, bazita sur "ius sermonis") la kunekzisto de edza kaj partnera statusoj ŝajnas relative facila; ja kondiĉe ke la rekte koncernataj personoj konsentas.

Ĉu per sia leĝo la Esperanta Civito instigas al bigamio? Ne, la Civitaj normoj simple konstatas ke milda bigamio estas ofta socia fenomeno en Esperantio, almenaŭ en Eŭropo. Sed ankaŭ en Afriko: en la art. 9 oni legas ke "Ne eblas rekonigi pli ol unu edz(in)on samtempe; se la moroj aŭ leĝoj en la lando de la koncernato permesas poligamion, la parenca civitaniĝo estas petebla nur de la edz(in)o kiu scipovas esperanton." La teksto sonas iom slange: parenca civitaniĝo estas la akiro de la civitaneco ne tra paktinta establo, sed pere de unuagrada parenco. Simple temas pri la kazo Nyeck en Kamerunio.  S-ro Nyeck posedas esperanton (eĉ kunverkis libron en nia lingvo) kaj havis samtempe du oficialajn edzinojn. Unu el la du lernis esperanton, laŭ lia instigo. Intertempe okazis divorco. Se petite, la Civito agnoskus nur la esperantlingvan edzinon, kaj s-ro Nyeck rajtus peti la civitanecon tra ŝi. Sekvante la fadenon de la Civita logiko (kiu celas difini kiam oni rajtas peti la civitanecon) manifestiĝas realaĵo eble ne konata al la eŭropaj esperantistoj, sed jes al la afrikaj.

La priskribo cedas al preskribo kiam la gesenatanoj decidis reguligi la partnerecon kiel privatan kontrakton: "Por registri partnerecon necesas kontrakto ĉe la Kortumo" kaj "Se nenio alia estas kontraktita pri la tempo, la kontrakto pri partnereco daŭras kvin jarojn, kaj ĝi estas renovigebla, laŭ peto de ambaŭ koncernatoj." Pri la daŭro de paro ne ekzistas efektivaj referencoj, en Esperantio. La preskribon motivas la bezono situigi kaj diferencigi la du statusojn ĉe la individuoj, vidalvide al la kolektivo: tiel ke geedzeco ne egalas al gejedzeco, ĉar la unua estas aranĝebla laŭ la normoj de la koncerna ŝtato, dum la dua pasas tra kontrakto de privata juro, ĉe notaria instanco kiu estas la Kortumo, nome la arbitracia instanco de la Civito. La leĝo ne precizigas, kia estu tiu kontrakto; sed certe ĝi devos inkludi la interkonsenton pri la financaj sekvoj de la partnereco.

Ke geedzeco en Esperantio ne egalas al gejedzeco, atestas alia artikolo (la 14a, pri adopto) de Lex Valeria. Tie ĝi akceptas ke eventuala restrikto en la Svisa Kodo pli gravas ol la leĝo de la koncernata lando. Ekzemple, ĉar la Svisa Kodo ne konsentas al samseksa paro adopti infanon, la Civito ne serĉos samseksan paron por adopti infanon, eĉ se ĝi estus nederlanda ŝtatano kaj la samseksa paro rezidus en Nederlando.

Se ekzamenate laŭ nia perspektivo, Lex Valeria spegulas la internan kontraŭdiron de la esperanta socio: unuflanke la kerno estas la familio, kaj la subteninda modelo estas la familio kiu produktas denaskulojn – aliflanke prosperas alternativaj formoj de sekse markita kunvivado.

Navigi ene de tiu kontraŭdiro estas la “spuro” pri kiu demandis Anne. Ĉiu socio tendencas rifuzi tion, kio malhelpas al ĝia konserviĝo, kaj subteni tion kio certigas ĝian daŭron. Esperantio ne eskapas tiujn tendencojn: jen la kompaso por tiu navigado.

[HeKo 366 7-B, 1 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0044 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0460 s s