Esperanta Civito

Kiel SAT perdis feministinojn

Inĝ. Petro Levy el Parizo prezentis publike propran analizon pri la rilatoj inter Sennacieca Asocio Tutmonda kaj feminismo dum la nuna jarcento. Jen lia vidpunkto:

"Problemo feminisma en SAT neniam estis principa problemo de SAT, sed estis problemo de la senpacienco de la iniciatintoj de koncerna frakcio. Post tro urĝe interrompita provo en SAT, ili pensis pli oportune fondi feminisman grupon en la Esperanta Civito, sed tie ilia bebo estis forprenita de ili kaj ili mem estis elegante elĵetitaj. Nenio malhelpas la ekziston de feminisma frakcio en SAT, sed nur mankas gekoncernatoj. La ĉefa celo de tia frakcio ne estus faciligi feminisman esprimon en SAT, ĉar por tiu frakcio ne estas bezona, sed estus la propagando por Esperanto kaj por SAT en feminisma ne-esperantista medio. Tia afero estas komplete ekster la komprenkapablo de la redakcio de HeKo, kaj tio tute ne gravas."

Petro Levy misprezentas la faktojn, eĉ mensogas. Jen la vero:

Post la SAT-Kongreso en Ĉaŭdefono 2003 (la lasta vere sukcesinta el la SAT-kongresoj) geSAT-anoj iniciatis feminisman fakon en SAT. La ĉefaj iniciatintoj estis Dorothea Kaiser kaj ŝia edzo: ili ambaŭ havis jam (kaj daŭre havas) la esperantan civitanecon. En intervjuo ĉe "Heroldo de Esperanto" (8:2004) Dorothea Kaiser deklaris: "De la Plenum-Komitato ne venis subteno, male la situacio baldaŭ frostiĝis. Estiĝis konflikto kun la prezidanto [Jakvo Schram], kaj viroj en la diskutlisto negative enmiksis sin, ofendante SAT-aninon Jacqueline Lepeix [...] kiu forlasis la asocion. Mi lernis el tio, ke iuj gvidantoj de SAT ne vere volas havi la feminismon, sed laŭ mia opinio bezonas ĝin maksimume kiel figofolio [...] Mi kaj mia edzo fine de majo 2004 eksiĝis de SAT, por venonte pli sendepende agi por la feminismo. Ke ĉe SAT el ok estraranoj sep estas viroj, diras ĉion pri ĝia situacio."

La 8an de marto 2004 ĉiuj Civitaj senataninoj subskribis deklaron, kiu lanĉis la ideon fondi Feminisman Esperantan Movadon (FEM). La deklaron subskribis ankaŭ Dorothea Kaiser. Inter la subskribintoj pluraj estis SAT-aninoj: Kaiser mem (kiu eksiĝis du monatojn poste), Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli (kiuj eksiĝos pli malfrue, post rifuzo de la SAT-organo aperigi ilian leteron) kaj Tahira Masako. La statuton de FEM kune preparis la deklarintoj kaj ĝin aprobis (preskaŭ senŝanĝe) la fonda Asembleo de FEM en aŭgusto 2004.

Artikolo en la statuto fiksas ke, se la plejmulto de la FEM-anoj membras ankaŭ en alia organiza subjekto, la Asembleo povas decidi ke FEM aliĝu al tiu subjekto. Tre malmultaj FEM-anoj membris en SAT aŭ/kaj UEA, sed almenaŭ du trionoj havis la esperantan civitanecon. Tial la Asembleo decidis peti aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. La decido estis unuanima, kaj inter la neĉeestintoj (interalie ges-roj Kaiser) neniu protestis. Sed ĉar la Asembleo elektis al la Komitato neniun el gec-anoj Kaiser (elektiĝis per sekreta baloto c-inoj Conde Rey, Guernieri, Lászay), ili ofendiĝis kaj neniam efektive aliĝis al FEM. Neniu elĵetis ilin: neniam ili pagis sian aliĝkotizon.

Inĝ. Levy, antaŭ ol skribi pri feminismo en Esperantio, bonvolu dokumentiĝi. Kaj antaŭ ol supraĵe juĝi la faktojn (kio ne honoras lian marksisman edukon) li almenaŭ legu la revuon "Femina", kiu aperas regule ekde januaro 2005, danke al FEM kaj al la apogo de la Esperanta Civito. Li ankaŭ sin demandu, kial tiom da valoraj virinoj proteste eksiĝis el SAT post 2003 (kaj ankaŭ valoraj viroj, ekzemple Vilhelmo Lutermano kaj Michel Duc Goninaz).

Fine li memoru, ke de ekster SAT, en la momento de ĝia financa krizo (2006), venis helpo nur de la Esperanta Civito, kiu aĉetis praktike la tutan stokon de la malnovaj PIV por disdono al gecivitanoj en la Tria Mondo, precipe Afriko.

[HeKo 367 4-B, 7 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0578 s s