Esperanta Civito

UEA pri lingvaj rajtoj - kritikinda starpunkto

Universala Esperanto-Asocio diskonigis (interalie per oficiala komuniko al Unuiĝintaj Nacioj) sian starpunkton pri lingvaj rajtoj. Jen la komuniko de UEA (la alineoj estas paragrafitaj de nia redakcio):

[1] Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas esti protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj.

[2] La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante ilian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.

[3] Ankaŭ gravas, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.
1. la gepatran lingvon,
2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,
3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj,
4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.

[4] Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj igante la komunikadon pli facila kaj pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj.

[5] Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iu uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa - kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Ni petis de c-ano Giorgio Silfer, kiu subskribis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj en 1996 kiel oficiala reprezentanto de la esperanto-literaturo, komentarion pri la supra starpunkto. Jen lia opinio:

[1] Ĉi tiu alineo entenas memreklaman blufon, kiu tamen utilas por prilumi la temon ĝenerale.

La nocio de lingvaj rajtoj naskiĝas kune kun tiu de lingva minoritato. En la internacia juro, la unua difino pri lingva minoritato formuliĝis en 1931, per deklaro de Ligo de Nacioj pri landlima konflikto inter Bulgario kaj Grekio. Por historiisto kaj juristo estas mirige ekscii ke asocio (fondita en 1936, kaj ŝanĝinta sian nomon al UEA en 1948) de pli ol cent jaroj batalas por io kio ekzistas nur de malpli ol okdek. La statuto de la asocio fondita de Hector Hodler kaj aliaj en 1908, al kiu eventuale referencas la nuna "starpunkto", certe ne aludis al tiuj nocioj.

En la Deklaracio pri Esperantismo, de 1905, ni legas "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj." Ankaŭ tio ne rilatas al la lingvaj rajtoj, sed ĝi indikas la rolon de esperanto en situacio de konflikto inter malsamlingvanoj. Lingva rajto estas tiu kiun havas lingva komunumo je la uzo de la propra lingvo: nome mi, barcelonano, rajtu uzi mian katalunan lingvon samnivele kiel vi, madridano, rajtas uzi vian kastilian; la Deklaracio de Esperantismo ne defendas tiun rajton, sed sugestas ekzemple ke, por preventi kverelon, se juĝisto parolas nur la kastilian kaj imputito nur la katalunan, tiam la proceso okazu en esperanto.

Ĉe Eŭgeno Lanti specife kaj Sennacieca Asocio Tutmonda ĝenerale (ĝis 1978, kongresa rezolucio en Lekturo) la lingvaj rajtoj estis eĉ negitaj: ju pli frue ĉiu lingveto mortas, des pli bone por esperanto. Do la laborista movado en siaj plej prosperaj jaroj tute kontraŭis la lingvajn rajtojn.

Fakte ne ekzistas en la esperanto-kulturo antikva tradicio pri la defendo de la lingvaj rajtoj, male al tio kion Roterdamo volas kredigi al UN. Necesis atendi la 1970ajn por ke ekestu tiu tradicio, kiel disvolvo de la TEJO-konsciiĝo pri lingvaj kaj kulturaj imperiismoj. Ankoraŭ la Universala Kongreso en Madrido 1968 (sub la alta protektado de ĉefgeneralo Francisco Franco) en sia fina rezolucio (kiu plene koncernis la homajn rajtojn) ne specife reliefigis la lingvajn.

Kaj por fini en gloro, ni kompreneble citu Zamenhofon: lia sinteno al la lingva diverseco ne estis agnoska al lingvaj rajtoj. Pri lingvaj rajtoj de judoj li certe ne zorgis; pri la lingva aspekto de la pola demando li apenaŭ konsciis. Li estis edukita en la rusa, la lingvo de la imperiestro, kaj li revis fariĝi fama ruslingva poeto.

[2] Ĝuste la kazo de Zamenhof kolizias kun ĉi tiu paragrafo, cetere formulita en lingvaĵo pli intelekta ol tiu kiun UEA-anoj kritikis en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo (2006: ĝin publike laŭdis Claude Piron). Por igi kredinda la sciencan saŭcon en kiu li kuiras siajn asertojn, la UEA-aŭtoro devus almenaŭ indiki unu-du precizajn referencojn. Cetere estas difinenda la koncepto "gepatra lingvo"; sed pri tio poste.

[3] Jen la originala formulo pri plurlingvismo, el Roterdamo. Fakte "gepatra lingvo" estas lingvo de ambaŭ gepatroj (sen konsidero pri poligamio en islamaj landoj kaj larĝigitaj familioj en la iam kristana mondo). Sed ĝuste pli kaj pli da infanoj naskiĝas el gepatroj ne samlingvaj kaj ne sametnaj, kaj tiuj homidoj kreskas pli kaj pli ofte al homoj ne loĝantaj en la (ge)patr(in)-lingva medio: la plurlingvismo (fakte dulingvismo) de ĉi tiu starpunkto taŭgas por socio de la dudeka, ne de la dudekunua jarcento. Kaj kion fari pri la infanoj kies gepatra lingvo estas esperanto? Kiu defendu iliajn rajtojn? Nu, jes: la Esperanta Civito metis al si tiun devon, post la aprobo de la koncerna leĝo.

[4] La asertoj estas pravaj, kvankam endus poluri la formuladon. Ekzemple, estas psikolingvistike kaj sociolingvistike danĝera la deklaro ke lingvo (ĉi-kaze esperanto) havas finan celon. Krome, maliculo tuj demandus: kaj vi esperantistoj, ĉu vi vivas en paco kaj justo inter vi? Al tiu demando nur mensoganto povus respondi jese. Do necesas formuli alimaniere la paragrafon.

[5] La pia deziro ĉi tie esprimita vekas la demandon: ĉu vere UEA-anoj vizitas UN-kunvenojn? Ĉu UEA-anoj ne konscias, ke la delegitoj en tiuj kunvenoj, kiuj parolas en la oficialaj lingvoj (kvankam ne gepatraj), estas diplomatoj kiuj, pro sia profesia kariero mem, fariĝis perfektaj poliglotoj?

Fine, mi notas ke la referenco por UEA estas la "Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj", adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992. Krom la traduka eraro (deklaro ne estas "declaration", sed "statement": estu Deklaracio), mi rimarkas ke UEA ignoras la postan evoluon de la tuta temaro pri lingvaj rajtoj, inkluzive de tio kio utilus por fortigi jure la pozicion de esperanto. Sed tion faras kaj faros aliaj reprezentantoj de la esperanta popolo. Estas ankaŭ rimarkinde, ke Roterdamo neniom aludas al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kie tamen indus, okaze de la ĉi-jara jubileo, proponi modifojn al tiu Deklaracio subtene al la lingvaj rajtoj. Sed efektive ankaŭ tion aliaj esperantistoj estas farantaj.

[HeKo 367 7-A, 10 sep 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0046 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0365 s s 
  Total: 0.0411 s s