Esperanta Civito

UEA ne investos en Meksiko

Universala Esperanto-Asocio rifuzis la proponon starigi en Meksiko la oficejon de la Amerika Komisiono de UEA. Letero de s-ro Jasuo Hori, estrarano pri landa kaj regiona agado, sendita en septembro (kvar monatojn post la ricevo de la propono) informas pri la kialoj de tiu rifuzo.

Laŭ la estrarano, "por sukcese labori en kontinento necesas nek oficejo nek oficistoj kiel instruas al ni la Azia Komisiono, dum formala oficejo de UEA kun direktoro kaj dungitoj levas diversajn problemojn ĉu jure, ĉu finance, ĉu respondece." Krome kaj specife, UEA indikas strategian preferon por Usono kaj Brazilo, anstataŭ Meksiko: "bonŝance estas du grandaj landoj pri Esperanto-movado norde kaj sude: Usono kaj Brazilo. Ni opinias, ke se la komisiono mobilizos fortojn de tiuj du landoj kaj de unuopaj esperantistoj en aliaj landoj strategie kaj taktike, ĝi povos plivigligi la movadon en Ameriko, eĉ se ne estas la oficejo."

Eĉ pli draŝa estas la sekva kialo de la estrara rifuzo: "al la propono mankas strategio kaj taktiko fare de la komisiono pri farendaj laboroj en la kontinento. Ni komprenas la gravecon semi kaj kreskigi Esperanton en malfortaj landoj en Ameriko, kaj kiam ni sukcesos en tio, tio donos grandan profiton por nia movado, tamen al ni ŝajnas, ke al la propono mankas strategio kaj taktiko por tio."

Per posta frazo la estrarano aludas al la ĉefa iniciatinto de la propono: "Ni aprezas entuziasmon kaj kontribuon de s-ro Martin Schäffer kaj aliaj komisionanoj al la movado." Martin Schäffer (germano pasintjare enmigrinta al Meksiko) forte pledis kontraŭ la aliĝo de Meksika Esperanto-Federacio al la Pakto por la Esperanta Civito, kune kun Vicente Bejarano. Intertempe Vicente Bejarano jam rompis kun la nova MEF-estraro, prezidata de la edzino de Martin Schäffer, kaj eksiĝis de MEF.

Ĝis nun la Esperanta Civito estas la transnacia subjekto esperantlingva kiu plej investas en Meksiko.

[HeKo 368 3-A, 15 sep 08]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0587 s s