Esperanta Civito

Le Clézio Nobel-laŭreato

Jean-Marie Gustave Le Clézio, ĵus gajninta la literaturan Nobel-premion, estas interesa kiel homo kaj intelektulo, antaŭ ol verkisto.

Ĉarma persono (sed la prononco ne estas je la alteco de la persona ĉarmo), Le Clézio estas fakte aparta modelo de kosmopolito el la dua duono de la pasinta jarcento. Li spertis kvar kontinentojn: franclingva bretono, li pasigis la infanaĝon en Afriko (Maŭricio kaj Biafro) kaj la junaĝon en Tajlando, Meksiko, Panamo. Profesie li laboris en Usono, kaj plej ofte loĝas en Albuquerque, Nico kaj Parizo.

Lia vivaventuro estas do malsama de aliaj kosmopolitaj intelektuloj kun disbranĉiĝanta identeco, kia estas la franca-libana Amin Maalouf, ido de tio kion ni povus nomi, laŭ la metaforo de Lluis Llach, "pont' de mar' blua".

La kosmopoliteco de Le Clézio malsamas ankaŭ kompare kun tiu de la samepokaj esperantlingvaj intelektuloj, kiujn nutris la rilatado inter la du Eŭropoj, okcidenta kaj orienta dum la "feliĉaj" kvar jardekoj.

Efektive orienta Eŭropo ŝajnas manki al Le Clézio. Kompense, al niaj vivospertoj lin komunigas la graveco de mnemotopioj, aŭ lokoj de la memoro: ni ĉiuj portas en ni landojn jam ne ekzistajn, kvankam ilia alesto daŭre nin elanas.  [.....]

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan eseon en "Literatura Foiro", organo de Esperanta PEN-Centro

[HeKo 370 6-B, 10 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0596 s s