Esperanta Civito

Oomoto renkontis la Esperantan Civiton

La Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino Deguĉi Kurenai, kaj la Vickonsulo de la Esperanta Civito, senatano Marie-France Conde Rey, havis oficialan renkonton en gastĉambro de la rezidejo de la Spirita Gvidantino en Kameoka, okaze de la vizito de Senatano Conde Rey, kiu interalie prelegis en Oomoto pri la konceptoj de paco en la esperanta kulturo. 

La Spirita Gvidantino ricevis donace la Zamenhofan jubilean medalon (1859-2009) produktitan de la Esperanta Civito, kaj akceptis prikonsideri la ideon ke Majstro Deguĉi Onisaburo povus esti honorita per cenotafo en la Esperanta Panteono, kies inauguro okazos meze de aprilo 2009.

La Vickonsulo esprimis la aprezon de la Esperanta Civito pri la pacifisma agado de Oomoto, kaj esperon ke eblos kunlabori tiurilate. La Spirita Gvidantino promesis pristudi la proponon.

[HeKo 370 9-C, 10 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0612 s s