Esperanta Civito

Rilatoj inter UK kaj teatro

Pri la rilatoj inter teatro kaj esperanto-kongresoj, speciale la universalaj, temis en unu el la alineoj de la salutmesaĝo de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la festo pro la ora jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro, hodiaŭ en Sofio. Laŭ la dramverkisto kaj literaturhistoriisto, inter teatra arto kaj kongresoj ekzistas dialektika rilato, kiu reciproke influas pozitive en la esperantlingva socio.

"Ne havas sencon skribi (kiel mi legis en germana loka bulteno) ke, se en la roterdama UK ne okazis teatroprezentoj, ja kulpas la esperantistaro mem. Ĉu en Bulonjo-ĉe-Maro rolis profesiaj ensembloj? Certe ne, sed UK mem stimulis al la teatra arto, kiel atestos la evoluo en la postaj jaroj. Universala Kongreso sen teatro ne estas UK, des pli ke ne mankas ensembloj, kaj ĝuste Bulgara Esperanto-Teatro meritus esti invitita honore al sia 50-jariĝo. Oni ne kulpigu la popolon, oni ne kulpigu la artistojn, pro la mankoj ĉe la organizantoj."

La saluton de c-ano Silfer, aŭtoro kies verkoj estis plurfoje surscenigitaj de BET (interalie en UK 1996, Prago), laŭtlegis c-ano Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj.

[HeKo 371 6-B, 16 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0636 s s 
  Total: 0.0781 s s