Esperanta Civito

Ludo je l' masakro en certa UEA-medio

Daŭras kaj eĉ intensiĝas la ludo je l' masakro interne de la UEA-medio kiu pivotas ĉirkaŭ la skandalgazeto de Kalle Kniivilä, kutime defendanta la interesojn de Osmo Buller kaj liaj amikoj. La nuna celtabulo estas Stano Marĉek, kiu transprenis de István Ertl en 2002 la ĉefredakton de la asocia organo.

La atakon formulis la iama TEJO-estrarano Andy Künzli, kies plej trankvila frazo estas: "Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco."  Renato Corsetti (pro kies prezidantiĝo en 2001 proteste kaj bloke maldungiĝis Buller, Ertl kaj Zapelli) pri la publika atako de Künzli apogata de Kniivilä publike komentis: "La lastatempaj atakoj de Andy Künzli ŝajnas ĉiam pli folkloraj. Ke la membronombro falas pro la kvalito de la revuo, mi neniel povas kredi. Ankaŭ en la diskutoj en ĉi tiu listo aperis tute klare, ke estas multaj aliaj pli malsimplaj kaŭ­zoj."

Ligo inter la falo de la membronombro kaj la falo de la kvalito estis sugestita de kolego Aleksandr Korĵenkov: "La suma falo en la kvanto de membroj-abonantoj dum la lastaj dek jaroj egalas al 800 personoj: en la fino de 1998 estis 3.405 membroj-abonantoj, kaj laŭ la lasta statistiko publikigita de UEA nur 2.605." Tio fakte pruvus ke la falo komenciĝis jam antaŭ la enpostenigo de Stano Marĉek; kvankam, verdire, perdo de abonantoj karakterizis ankaŭ lian dujaran redaktorecon ĉe "Heroldo de Esperanto" (2000-2001, kun rapida rekresko ekde 2002). 

Stano Marĉek estas eble la sola salajrato de UEA ne dungita rekte de la nuna ĝenerala direktoro, Osmo Buller, kiu fakte mem decidas pri la personaro de Roterdamo: li ja rolas pli kiel plenpova delegita administranto ol kiel konstanta referenculo de siaj dungintoj (la estraro). La pozicio de Marĉek jam malfirmiĝis komence de ĉi tiu jaro, kiam Roterdamo deprenis de li la prizorgon de la preso kaj ekspedo, lasante nur la redakton de la revuo.

La ludo je l' masakro praktikata en certa UEA-medio disvolviĝas laŭ kutima skemo, kies komencaj segmentoj povas varii (ne ĉiam konvenas utiligi la servon de Kalle Kniivilä), sed kies fina fazo estas la sama: meti la estraron aŭ eĉ la komitaton de UEA kontraŭ iu(j), kiu(j) ial ne ŝajnas oportuna(j) por la interesoj de la atakantoj. Se la atakato ne trovas defendantojn, li estas forlasita al sia destino de viktimo.

[HeKo 372 1-A, 21 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0623 s s