Esperanta Civito

Okaze de la UN-Tago 2008

Antaŭ dudek kvin jaroj la personaro de la ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ strikis, ĉar la babelo de naciecoj kaŭzis ke ĉiu malgajnis unu festotagon jare: la nacia festotago. Por trankviligi la dungitojn oni promesis ke ili ricevos suplementan festotagon, kondiĉe ke ĝi estu la sama por ĉiuj. La administracio eĉ proponis daton: la 24an de Oktobro, Tago de Unuiĝintaj Nacioj.

Sed tuj el socialismaj landoj venis kontraŭpropono: estu la Unua de Majo, la Laborfesto (kiu efektive en Ĝenevo estas ordinara labortago). Tria propono subite aperis, el la bazo: ekzistas tipe svisa festotago en septembro, nomata "Federala Fasto" (kvankam ĉiuj manĝas eĉ pli ol kutime); tiu tago en Ĝenevo estas la unua ĵaŭdo de septembro; kial ne havi la sindikate artefaritan nacian tagon en la unua vendredo de septembro, kaj tiel garantii al si mirindan "ponton"?

La personaro sekrete referendumis: el du mil balotintoj kvarcento (sub la influo de Sovetunio) elektis la Unuan de Majo; nur 26 la UN-Tagon; la ceteraj amase aprobis la unuan vendredon de septembro. Tio nur por montri la senton de kolektiva indenteco en la institucio kaj ĝia historio...

Tiun epizodon c-ano Giorgio Silfer rememoris, legante la naivan preamblon de Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, al lia hodiaŭa mesaĝo honore al la UN-Tago. Laŭ la Konsulo la UN-Tago tute ne meritas la atenton de la esperanta popolo, sed jes ja la Deka de Decembro, tago de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, sen kiu UN estus vakua strukturo, defendanta la interesojn de la naciŝtatoj. Pri tio li parolis okaze de la jubileo de Neŭtrala Moresneto.

La mesaĝo de d-ro Dasgupta estas interesa precipe ĉar ĝi kontribuas al la firmigo de tiu mutacio en la finvenkisma esperantistaro, kiu dum la lastaj kvar jardekoj transformiĝis de sendanĝera pacifista movado al senefika premgrupo por la multlingvismo. Jen la vortoj de la prezidanto de UEA:

"Multaj el ni ankoraŭ ne tre intime ligas la temojn de konservo de la vivmedia diverseco kun la konservo de la lingva diverseco, nek la temojn de tiuj konservoj kun la esperoj, kiujn simbolas Esperanto kaj por kiuj laboras niaj lingvanoj. tute ne volante trudi tagordon al tiuj, kiuj pripense rezistas ĝin, mi volas tamen uzi la simbolan valoron de tiu ĉi tago por atentigi ĉiujn, ke ekzistas tiu ĉi eblo en nia repertuaro."

"Tuj inter ni, kiuj pripense rezistas al la tagordo de la multlingvismo, kaj kiuj volas unike Esperanto-parolantan homaron morgaŭ(forgesintan ĉujn aliajn lingvojn), estas miaj "ne-amikoj". (tiun ĉi esprimon mi lernis, koresponde, de la granda poeto Jiri Karen, kiu havis 'nur amikojn - la jes-amikojn, kiuj ŝajne konsentas, kaj la ne-amikojn, kiuj shajne ne konsentas pri miaj pensoj - kaj ĉiuj miaj amikoj nutras mian pensipovon'.) Mi forte esperas, ke miaj ne-amikoj klarigos al mi antaŭ la UN-tago de 2009, kiamaniere la homaro konservos sian scian bazon rilate laxarbarajn riĉaĵerojn de ekz. Nov-Gvineo, se ĉiuj novgvineaj lingvoj pereos."

"Mia Esperanto estas aliancano de la lingvanaroj, kiuj volas, ke ankaŭ iliaj lingvoj daŭrigeble kaj moderne vivu, kun plena konservo de sia tradicia scio-banko. Mi scias, ke aliajn Esperantojn parolas aliaj, kies ideo de moderneco ne baziĝas sur serioza estimo por la scioj de la indiĝenaj popoloj. mi esperas, ke mi povas paroli kun tiuj ne-amikoj vere komunan Esperanton, per kiu ni pontos trans ĉi tiuj kaj parencaj diferencoj."

"Mi intence elektis la temon de indiĝenaj popoloj en mondo, kies Unuiĝintaj Nacioj ankoraŭ ne metis antaŭ si formalan celon rekrei sin kiel unuiĝon de popoloj. eble prave; eble ne la popoloj estu nia privilegia pripensa unuo; pro la leviĝanta konscio pri rasoj, pri seksoj, pri orientiĝoj, pri la apartaj rajtoj kaj bezonoj de handikapuloj, ni estas prave skeptikaj ankaŭ pri la nacioj. Tamen, io devas funkciigi la trafikajn lumojn, kaj mi restas vetanto je la UN-sistemo, manke de pli bonaj proponoj, kaj pro la granda investo prave farita de la homaro. Mi ne vidas, ke ĉi-momente alian seriozan esperon povas formuli la demokratoj de la mondo. por reveni al la dialogo kun miaj ne-amikoj - en demokratio, estas aparte grave paroladi trans la baroj, kun la ne-amikoj en la diversaj opozicioj."

[HeKo 372 3-A, 24 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0539 s s