Esperanta Civito

Responde al Rikardo Schneller

Ĉi-monate s-ro Rikardo Schneller el Svislando publike komentariis la ekeston de Esperanta Panteono. Ni dankas lin pro la diversaj demandoj, ĉar ili donas la ŝancon rememorigi kelkajn aferojn. Jen kion li skribis, sub la pseŭdonimo RiŜo:

[1] "La Esperanta Civito ofte mirigas nin per ĉiam novaj kreaĵoj. Vi certe konas la pompajn esprimojn kiel Senato, Kapitulo, Ĉefkonsulo. Mankas tamen Cezaro por perfekta kopio de la Romia ŝtato!"

[2] "Kaj por esti vera ŝtato necesus teritorio, polico kaj armeo. Sed verŝajne la Civito jam havas sekretan policon kaj ĝiaj agentoj ankaŭ spionas sur Ipernity!"

[3] "Post raŭmisma ideologio de diaspora popolo, etno, nacio, ŝtato kaj kreo de parlamento, la Civito alprenas religiajn trajtojn per la akcepto de la «Lex Bertilia». Eksterulo ne scias kiu senatano havis la honoron doni sian antaŭnomon al leĝo."

[4] "Sed kial ne uzi Esperanton por nomi ĝin «Leĝo Bertila». Ĉu la latina estas pli prestiĝa lingvo en la Esperanta Civito ol Esperanto?"

Jen niaj respondoj:

[1] La vorto "Ĉefkonsulo" estas inventaĵo de s-ro Schneller: ĝi ne ekzistas en la Esperanta Civito. La vorto "konsulo" jes ekzistas, kaj en esperanton enkondukis ĝin Hector Hodler (same kiel la vorton "Esperantio", uzitan ankaŭ en la SAT-medio ofte dum la intermilita periodo), por indiki specifan oficon interne de UEA -- do ĝi estas parto de la esperanta historio, ne nur de Romio. La vorto "Senato" estas ankaŭ uzata ĉie en la nuna tempo, kaj ne nur por indiki unu el la branĉoj de la parlamento: kiu vizitas universitaton ja scias, ke tie ekzistas akademia senato; AIS San-Marino ankaŭ havas senaton; do ne necesas referenci al Romio, sufiĉas vivi en la nuna socio. "Kapitulo" ne rilatas al la antikva roma civilizo: s-ro Schneller eble konfuziĝis kun "Kapitolo"; bone ke ne kun "kapitalo"...

[2] Por havi ŝtaton necesas nek teritorio nek polico nek armeo. Al s-ro Schneller mankas bazaj konoj pri (inter)nacia juro.

[3] Raŭmismo ne estas ideologio, sed strategia metodo. Same erare estus difini marksismon aŭ cionismon ideologioj. Pri kion celas la Esperanta Civito, sufiĉas legi la Pakton kaj la Konstitucian Ĉarton, kie ĝuste oni negas ke la Civito celas esti ŝtato. Oni ankaŭ ne vidas kial Panteono havus religiajn trajtojn. Francio estas tute sekulara, sed ĝi havas Panteonon (kiu ne estas preĝejo). Se la Panteono en Parizo akceptus la spurojn de Gaston Waringhien, li certe ne bedaŭrus. Kaj lia familio volonte konsentis pri la honorigo al Waringhien en la Esperanta Panteono.

[4] Jen intelekte honesta demando. Ekzistas diversaj manieroj por indiki leĝojn. La plej ofta estas la uzo de nombro: tion faras ekzemple Italio, kie leĝo 133 (2008) estas la ĵusa reformo pri la lerneja sistemo. En aliaj landoj, ekz. Svislando, oni preferas siglon: Lamal indikas la leĝon pri asekuro kontraŭ malsano, LACI la leĝon pri asekuro kontraŭ senlaboreco ktp (pro la svisa plurlingvismo, la sigloj ne ĉiam egalas laŭ la lingvaj areoj). En la Esperanta Civito oni indikas (kiel ĉie) komplete la titolon: Leĝo pri la Esperanta Panteono; kaj koncize (kiel en kelkaj landoj, ne latinlingvaj) la nomon per la latina, la referenca lingvo de juro, ĉar la Senato trovis tion pli oportuna ol aliaj manieroj. Ne ĉiam la nomo rilatas al la iniciatinto de la leĝo: ekz. la leĝo pri la Lingva Komitato de Esperantio estas Lex academica. En la Esperanta Civito la latina same prestiĝas kiel la franca en Anglio: nome, en ĝi estas skribita la moto sub la blazono. Nenio plia el konstitucia vidpunkto.

[HeKo 372 5-C, 29 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1302 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.1715 s s