Esperanta Civito

Membri aliloke eblas

Ni ricevis strangan demandon: "Ĉu la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon rajtas membri en ajna kultura asocio, eĉ akcepti gvidan oficon en ĝi?". Sed la demando ne estas tiel stranga, ĉar efektive en kelkaj landoj la ŝtatanoj ne rajtas aliĝi al eksterlanda societo.

Kompreneble la esperantaj gecivitanoj rajtas aliĝi al kiu ajn asocio, ekster kaj en Esperantio, kondiĉe ke ĝi respektu la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Por fari abstraktan ekzemplon: Antoni Grabowski membris en pola partio kies politika programo inkluzivis antisemitismon; se li resurektus kaj petus la esperantan civitanecon, eblus ke la Registra Instanco ĝin rifuzu, ĝis lia eksiĝo el tiu partio.

La gecivitanoj rajtas ankaŭ karieri en la koncerna asocio, evidente. Estas nur unu plia detalo: se eventuale la koncerna civitano fariĝus prezidanto de asocio kiu nocus al paktinta establo aŭ al la Esperanta Civito mem, la Kortumo povus iniciati arbitracion inter la damaĝita establo kaj la civitano prezidanto. Nome, ĉi tiu povus parte responsi ĉe la Kortumo pro stultaĵoj faritaj aŭ diritaj de siaj asocianoj, se li ne adekvate distanciĝas de ili.

En la supra nur la justica povo havus rolon: la ekzekutiva (Konsulo kaj Kapitulo) kaj la leĝodona (Parlamento) ne rajtus interveni, nur atesti aŭ prevente informi.

Giorgio Silfer, konsulo

[HeKo 372 8-C, 5 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0763 s s 
  Total: 0.0915 s s