Esperanta Civito

Lingvotestado por specifaj celoj

Esperanto estis ĉi-matene prezentita en la internacia ALTE-konferenco okazanta en Lisbono, fare de prof. Giorgio Silfer, delegito de Kultura Centro Esperantista, kadre de la laborgrupo pri lingvotestado por specifaj celoj, prezidata de la delegitino de Goethe Institut. Efektive nia delegito estis la sola kiu proponis detalan raporton pri la spertoj rilate al tiu tipo de ekzameno, okazante kadre de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

En sia prezento, c-ano Silfer klarigis ekzemplon pri specifa C-grada ekzameno (bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco), motivitan de mendo fare de difinita kliento. La teksto de la prezento (pormomente nur en la angla) estas petebla de ĉiu Esperantiano ĉe KCE, ankaŭ tra nia redakcio. Resumo en esperanto aperos en "Heroldo de Esperanto" en ekskluziveco.

En la posta debato la laborgrupo (kiun ĉeestis ankaŭ reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio) interalie aprobis la vidpunkton de KCE, laŭ kiu lingvotestado por specifaj celoj (profesia, akademia ktp) ne povas inkluzivi ankaŭ la kuntekston de la enmigrantoj petantaj ŝtatanecon, por kiuj ja taŭgas la ordinaraj ekzamenoj.

Pro la ĉeesto de dua esperantlingvano, iu franca delegito demandis kiu estas la rilato inter la du establoj. S-ino Zsófia Kóródy ne respondis, aŭ simple akceptis la respondon de c-ano Silfer: "Eble la sama kiu estas pri la franca inter la Centro en Sèvres kaj Alliance Française". Efektive la ĉeesto de dua esperantlingvano fortigis la pozicion de KCE.

Aldona noto: en gazetara komuniko UEA difinas sin "nova asocia membro", sed la kategorio "asocia membro" estas rezervita al subjektoj kiuj ne havas sian juran sidejon en la Eŭropa Komuna Spaco (ekzemple la rusaj); do simple UEA ne povas esti "asocia membro", kaj efektive ĝi ne situas en la (tre tre mallonga) listo de "associated members".

[HeKo 373 5-C, 12 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0678 s s 
  Total: 0.0811 s s