Esperanta Civito

Esperanto en la ALTE-kunveno

En la ĉi-matena sesio de la ALTE-konferenco en Lisbono estis pritraktataj la diversaj rezultoj de la hieraŭaj laborgrupoj kaj la ĝenerala laboro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.

La unusola ĉeestanta reprezentanto de esperanto, nome la delegito de Kultura Centro Esperantista, intervenis pri du temoj inter si ligitaj: la lingva edukado de adoltoj (speciale la gastlaboristoj) kaj la lingvotestado ĉe enmigrintoj.

Laŭ c-ano Giorgio Silfer la lingva edukado estas parto de la konstanta formado de adoltoj: li demandis la prelegiston, Richard Rossner de EAQUALS, kiel fakte la Konsilio de Eŭropo pensas kupli tiujn du aspektojn kaj disvolvi ilin. S-ro Rossner respondis ke la esperanto-delegito metas la fingron en la plagon.

Rilate al la lingvopolitiko kaj la kvalito de la lingvotestado por enmigrintoj, prof. Silfer dankis la referantojn (Piet van Avermael kaj Henk Kuijper) pro la tre interesa teksto, konsultebla jam en retpaĝo de la Konsilio de Eŭropo. Tamen li ankaŭ rimarkigis, ke oni tuŝas du tute malsamajn problemarojn: unuflanke, la lingvo estas konsiderata kiel rimedo por integriĝo; aliflanke, la ŝtatoj pli kaj pli utiligas ĝin kiel rimedon por diskriminacio. Necesas trovi alian punkton de ekvilibro inter la strebo respekti la homajn rajtojn kaj la tendencon ekskludi el la civitaneco aŭ ŝtataneco. Nuntempe ŝajnas legi ion similan al leĝopropono kiu samtempe volas kaj normigi la ĉason kaj protekti la faŭnon. La referantoj konsentis.

La ALTE-konferenco daŭras per la fermita jarkunveno.

[HeKo 373 6-C, 13 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0578 s s