Esperanta Civito

Nia literaturo ĉe la portugala PEN

Densa literatura vespero ĉe la Portugala PEN-Centro en Lisbono, prezidata de Casimiro de Brito, poeto kies famo etendiĝas al Japanio. Lia kolego Giorgio Silfer prelegis hieraŭ pri la originala literaturo en esperanto, kun aparta fokuso al ĝiaj originoj. La publiko estis fakte tre interesata pri la konsisto kaj deveno de la unua generacio de esperantistoj, fine de la deknaŭa jarcento.

En la diskuto, c-ano Giorgio Silfer (kies kandidatecon kiel internacia sekretario de PEN-Klubo subtenis ankaŭ la portugala centro) havis la okazon paroli pri la ĉeesto de esperanto en la portugallingva literaturo, ekzemple la figuro de la alkemiisto en la samtitola romano de Paulo Coelho; kaj ankaŭ pri la ĉeesto de la portugala en nia traduka ĝenro, por kiu interalie aktivis lastatempe la retpaĝoj de "La Karavelo".

Demandite pri la dezirindo de pli da "portugaleco" en la esperanta kulturo, Giorgio Silfer respondis ke, precipe, li bedaŭras la minimuman atenton de la esperanto-kanzono al la melodieco de la portugala. Kaj li pensas ne tiom pri la faduoj, kies eminenta interpretistino estis Amalia Rodrigues (parenteze, ŝia fratino ankoraŭ kantas, kaj Silfer ĵus aŭskultis ŝin elvive), kiom pri la kantoj de Vitorino. Giorgio Silfer mem intencas baldaŭ labori super tio.

La diskuto, kiu daŭris ĝis meze de la nokto, envolvis ankaŭ la internan strukturon de PEN-Klubo kaj la futuron de tiu grava internacia kaj sendependa neregistara asocio.

[HeKo 373 8-B, 16 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0580 s s