Esperanta Civito

Zavadlav reprenas sian kandidatecon en SAT

Civitanino Etel Zavadlav informas, ke ŝi rezignis pri kandidateco por la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ŝi mem klarigas: "Mia decido estas motivita de kelkaj seriozaj kialoj. Unuavice, mi ne akceptus la aŭtokratan kaj manipuleman personecon de fruntpersono de SAT, nome sinjoro Jakvo Schram, kiu traktas la asocion kiel sian propran posedon. Dua kialo de mia rezigno estas la kompleta manko da demokratia etoso ene de SAT, subtenata per apatio reganta inter membraro, kiu ankaŭ fontas el la malsan-egoisma, megalomania personeco de la menciita fruntulo, kiu ĉiam bezonas nur publikon por admirigi sin mem. Tio en si mem ne estus problemo: volonte mi admirus lin -- se li estus admirinda."

C-ino Zavadlav tamen ne eksiĝas de SAT, ĉar ŝiaopinie "Jakvo Schram nek ĉiam vivos, nek ĉiam restos sur nuna pozicio. La idearon de Eŭgeno Lanti mi alte taksas kaj estimas, kaj mi esperas ke nova prezidanto almenaŭ parte forigos honton de la asocio faritan de sinjoro Schram, kiu tute ne pensas maldekstrece, nek kompatas nek estimas malriĉulojn kaj laboristaron. Krome, li estas memdeklarita mizoginulo, kio estas tute malakceptebla. Pri tio mi scias precize el rektaj interparoloj kun sinjoro Schram."

Konsekvence c-ino Zavadlav, pseŭdonime konata ankaŭ kiel Tilio, "klopodos subteni almenaŭ partan savon de la digno de SAT, en la ofico de redaktanto de kulturpaĝoj en ĝia organo "Sennaciulo". En la nuna fazo de mia vivo, mi sentas min pli artisme inklinita ol politikema", konkludas Etel Zavadlav.

Fakte la gesto de Zavadlav rezultas el konflikto interna al la redakcio de "Sennaciulo", kiu en dato 13 novembro 2008 eksigis ŝin per letero subskribita de Jakvo Schram mem, akumulanta en si la oficojn de prezidanto de SAT, ĉefredaktoro de "Sennaciulo", redaktoro de "Sennacieca Revuo", kaj probable de io plia. La letero tekstis jene:

"- Ĉar vi sendis ultimaton, laŭ kiu vi ne plu partoprenos en Sennaciulo se plu kunlaboros iu kontribuanto kies nomo naŭzas vin, - Ĉar por ni (la redaktoskipo de Sennaciulo de SAT) ne imageblas eksigi iun, nur ĉar alia havas alergion pri tiu, ni opinias agi laŭ via deziro, ne plu kalkulante vin en la redakta teamo. Tamen kaj memevidente ekstera kontribuo plu eblas, se vi respektas la S-ulan etikon."

La eksigan leteron aprobis publike la "redaktoskipanoj": Robin Beto, Jomo Ipfelkofer, Djemil Kessous, Vito Markov, Serge Sire, Cyril Orsingher. Ĉi-lasta komentariis: "Mi sentas min iome pli respondeca de tiu malklera (?) situacio pro tio ke mi preterlasis tiun rubrikon kaj transdonis ĝin, verŝajne, al du malekvilibrigitaj mensoj, Cezar kaj, nun, Etel." Cezar estas pseŭdonimo de c-ano Hans Georg Kaiser, kiu jam konfliktis kun SAT kaj eksiĝis en 2004.

Eble la Plenum-Komitato de SAT ne trovis tute kohera la rezonadon laŭ kiu, se iu ne volas kunlabori kaze ke ĉeestas alia, tio estas aŭtomate interpretenda kiel tuja eksiĝo. Efektive, du tagojn poste, en Parizo la PK (en malĉeesto de Schram) alprenis decidon kontrastan al la kruda eksigo dekretita de la redakcio:

"La PK atendas promesitan skriban rezignon de Etel kiel kandidato al la PK. Ŝi ne devas plu havi kontakton kun Jakvo kaj inverse Jakvo kun ŝi. La PK akceptas ke ŝi daŭrigu la prizorgadon de la kulturpaĝoj kaj ke kiel tia, ŝia nomo aperu en la kolofono de Sennaciulo. Por eviti ĉiujn kontaktojn kun Jakvo, la PK komisias Vinkon kontakti kun ŝi pri ĉio kio koncernas Sennaciulon."

La supra decido tute ne plaĉis al Jakvo Schram, kiu tuj minacis demision el ĉiuj postenoj kaj ne mem rekandidatiĝi al la Plenum-Komitato. Lia minaco komence kongruis kun la sinteno de "Gari kaj Jomo [ili ĉiuj nomas sin nur per antaŭnomoj, kvazaŭ katakombaj kristanoj], laŭ kiuj Etel ne plu membras en la redaktoskipo, kaj ŝiaj kontribuoj ne plu estas akceptitaj en Sennaciulo", sed poste evoluis al bonvole tolerema: "Etel ne plu membras en la redaktoskipo, sed rajtas plu proponi artikolojn, kiel simpla membro". Tio tamen ne koincidas kun la orientiĝo de la PK: "Etel ne plu membras en la dissendolisto, sed tamen restas formale ano de la redaktoskipo kaj respondeculo pri la kulturpaĝoj". 

En marto de ĉi tiu jaro eksiĝis de SAT (kaj SAT-Amikaro) la multjara aktivulo Henri Masson, proteste pro diversaj kaŭzoj, sed ŝajnas ke ne pro Jakvo Schram.

[HeKo 373 9-A, 17 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0548 s s