Esperanta Civito

El la pentekosta prediko en Sabloneto 2001

La Sankta Spirito ne estas ligita al iu ajn institucio: la Dia Spirito estas libera, aperas ĉie kie oni vidas homfraton en alia homo, kie oni vidas la dian fajreron en la proksimulo, en tiuj kiuj bezonas nian helpon. Tio signifas ke la Sankta Spirito laboras en la tuta mondo: kie naskighas iu bona ideo, kie naskiĝas iu helpemo, sinofero, tie la Sankta Spirito funkciis.

Vi scias ke de Zamenhof ni heredis ne nur lingvon praktikan, sed ankaŭ ideon, iun vere noblan kaj belan ideon, kiu bedaŭrinde en kelkaj jardekoj ŝajnis malaperi. Oni ĉiam emfazis nur la praktikan utilecon de esperanto kaj volis kaŝi tiun idealon kiun Zamenhof volis alligi al la lingvo. Sed ĉiam estis homoj kiuj provis sekvi lin ne nur en la gramatiko, sed ankaŭ en la spirita sinteno.

Kaj por mi estas vere mirinda fenomeno ke ĝuste hieraŭ, tuj antaŭ Pentekosto, naskiĝis iu nova, mi ne scias ĉu mi rajtas jam diri, organizo, aŭ movado, aŭ komunumo de bonvolaj homoj: la Esperanta Civito.

Mi mem venas el la reformita eklezio el Hungario, por mi la Biblio estas sankta libro, kvankam mi scias ke sen la lumigo de la Sankta Spirito ĝi estas nur kolektaĵo de vortoj. Ne estas dia forto, sen la Dia Spirito en ĝi. Sed mi bone scias ke estas ankaŭ aliaj sanktaj libroj, kaj estas ankaŭ aliaj estimindaj vojoj sur kiuj homoj volas proksimiĝi al la Eternulo, kiun ili honoras kaj kies forton ili volas uzi por la bono de aliaj homoj.

Do mi pensas ke la Esperanta Civito povas kolekti tiujn homojn, kiuj estas bonintencaj, kiuj povas ankaŭ kuraĝe ekparoli se ili devas apogi iun, kiuj povas ekvidi en la plej etaj komencoj tiun forton kiu povas kreski kaj felichigi la homaron. Ni esperu en la helpo kaj beno de Dio.

Eva Farkas-Tátar,
el la prediko okaze de la promulgo de la Konstitucio en Sabloneto, je Pentekosto 2001.

[HeKo 300 5-A, 3 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0529 s s