Esperanta Civito

En Hungario plej multnombra landa asocio

Lastatempe Hungaria Esperanto-Asocio fariĝis la plej multnombra landa asocio en Eŭropo, kvankam tion kontestas publike s-ro László Szilvási, kies konstantaj mensogoj pri la Pakto por la Esperanta Civito kaŭzis, ke la tiama EvoluKomisiono (la Civito ankoraŭ ne naskiĝis) en 1999 deklaris lin "persona non grata".

La kontestado de s-ro Szilvási kontraŭ la landa asocio de UEA en Hungario implicas la akuzon ke la tuta asocia membraro de Universala Esperanto-Asocio estus blufo: fakte Roterdamo havas nenian kvalitkontrolon pri la koncerna statistiko. S-ro Szilvási estas rimarkinda, historiografie,  pro sia personkulto al Ivo Lapenna kaj, movadologie, pro la maksimo per kiu li regalis la gvidajn organojn de UEA en 2001: "UEA povas ekzisti sen la estraro, sed ne povas ekzisti sen la Centra Oficejo."

Jen ĵusa oficiala komuniko de la prezidanto de HEA:

La nova estraro de HEA organizas rondtablajn renkontiĝojn kun siaj plurmil membroj (kaj interesiĝantoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj) en la opaj urboj kaj vilaĝoj. Iu ajn povas aliĝi al tiuj renkontiĝoj. En Hungario la situacio estas iom malsimila ol en aliaj landoj, ja ĉiiujare plurmil personoj ellernas la lingvon, kaj la lernadon direktas ne HEA, sed multaj instruas la lingvon: oficialaj lingvolernejoj (iu el ili eĉ deklaris sin Esperanto-Asocio, kaj daŭre atakas HEAn),* neoficialaj lingvolernejoj, instruistoj kun universitata diplomo, kaj multaj sen diplomo, multaj eĉ sen sufiĉa kono de la lingvo. Multaj ellernas la lingvon eĉ tiel, ke ili nenion aŭdas pri la movado.

En tiuj rondtablaj renkontiĝoj la HEA-estrarano Jozefo Baksa, respondeculo pri la kontaktoj kun la membroj kaj lokaj grupoj, informas unuavice pri la loka, interregiona kaj internacia aplikado de Esperanto (ekz. ankaŭ pri Pasporta Servo), pri la bonigo de la agadkondiĉoj de la membrogrupoj. Ankaŭ al novaj lokoj ni volonte iras, se iuj bezonas tujan helpon aŭ se ili volas organizi novajn grupojn.

Loko kaj dato de la rondtablaj konferencoj inter la 28a kaj 30a de novembro:
28-an, inter la 15-18-aj horoj: urbo Tiszafüred
28-an, inter la 20-22-aj horoj: urbo Debrecen (Hotelo Debrecen, Petöfi tér 9.)
29-an, inter la 11-14-aj horoj: urbo Miskolc, Restoracio Calypso, Városház tér 7. (proksime de placo Eszperantó) 29-an, inter la 17-20-aj horoj: urbo Eger, Kulturdomo Bartakovics (Civila Centro), ekde la 20-a horo samurbe en Konversaciejo de Gastodomo Flamingó (Nagy-Eged u. 6.),
30-an, ekde la 11-a horo: vilaĝo Vácrátót.

La rondvojaĝo daŭras plu, sed ekde la 7a ĝis la 14a de decembro okazos nova rondvojaĝo por la estraranoj: vizitado al la lokaj Zamenhof-festoj [Tago de la Esperanta Kulturo].

Imre Szabó
la 23a. prezidanto de HEA

* aludo al societo posedata de s-ro Szilvási.

[HeKo 375 4-A, 2 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0544 s s