Esperanta Civito

Ateliero por esperanto-verkistinoj

Kultura Centro Esperantista kaj Feminisma Esperanta Movado proponas la unuan Atelieron por Esperanto-Verkistinoj: pasigi semajnon kune en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono kaj trejni sin al verkado, chu proza chu poezia. La dato: 13-17 aprilo 2009.

La kontribuo de virinoj al la esperantaj literaturo kaj publicistiko estas ankoraŭ tro malforta. FEM volas stimuli la kvalitan kreskon de niaj verkistinoj, sendepende de la aĝo. Tial kun KCE ĝi proponas prioritate al virinoj ĉi tiun iniciaton, kiu konsistas el prepara perkoresponda kurso, sekvata de surloka trejnado en la semajno ĉirkaŭ Pasko 2009. La aliĝo al la prepara retkurso estas senpaga por FEM-anoj, kostas kvindek svisajn frankojn por la ceteraj (se vi havas la esperantan civitanecon, vi rajtas je 10%-rabato).

Eblas aliĝi kaj ricevi pli da informoj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 375 5-B, 3 dec 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0759 s s 
  Total: 0.0906 s s