Esperanta Civito

Lastaj tri semajnoj en Heroldo 2130

Kiu inventis la homaranismon? Chu Zamenhof aŭ Giuseppe Garibaldi? Eble homaranismo estas nenio alia ol garibaldigita hilelismo... Interesa komparo survoje al la 15a de Decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo (cetere, ĉu vi posedas la Zamenhof-medalon el arĝento, ĉi-jare produktitan en Meksiko?).

Danke al UEA (en kolizio kun ILEI) fortiĝis la ĉeesto de KCE (kaj sekve de la Esperanta Civito) en la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo: tiun paradokson oni ĵus rimarkis en Lisbono. De Eŭropo al Ameriko: ĉu Barack Obama efektive ŝanĝos la lingvan politikon de Usono?

La  Internacia Jaro de la Lingvoj en Goricio per la Esperanta PEN. Intervjuo de Aneto Muhlemann al la bizara aŭtoro de slava interlingvo. Kun Etel Zavadlav trans la kulisoj de SAT. Kroatio simpozias, Hungario havas novan estraron. Kaj multo plia en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2130, dediĉita al la eventoj dum la lastaj tri semajnoj de novembro.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop, baldaŭ je la dektria jarkolekto. Kunredaktoroj: Aneto Muhlemann kaj Dieter Rooke. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[376 2-B, 11 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0565 s s