Esperanta Civito

Unesko ne riverencas, nur konferencas

En 1959, okaze de la centa datreveno, Ludoviko Lazaro Zamenhof eniris la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj, danke al la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (prezidanto: Giorgio Canuto; ĝenerala sekretario: Ivo Lapenna; ĝenerala direktoro: ne ekzistis). La samaj klopodoj de UEA fiaskis okaze de la 150a datreveno (prezidanto: Probal Daŝgupta; ĝenerala sekretario: Barbara Pietrzak; ĝenerala direktoro: Osmo Buller). La enlistigo estas tre grava, ĉar interalie ĝi donas la rajton altiri la atenton al Zamenhof (kaj lia lingvo) en la lernejoj de la tuta mondo.

La nuna fiasko ŝuldiĝas al la manko de subteno fare de almenaŭ unu delegacio de membroŝtato, ene de la strikta limdato. Evidente la gvidantoj (kaj dungitoj) de UEA ne kapablis aktiviĝi adekvate kaj ĝustatempe. La dua asocio kun rilatoj al Unesko, Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj, ne povis helpi, ĉar en 2007 Unesko elĵetis ĝin. Tamen fine du delegacioj (litova precipe, kaj pola) akceptis organizi duhoran konferencon en Parizo, en la Unesko-sidejo la 15an de decembro.

Jen la oficiala informo el la Unesko-kalendaro, sub la titolo: "Esperanto, justa lingvo". Ekzistas sufiĉe gravaj diferencoj en la dua alineo, inter la angla kaj la franca teksto: ĉi-lasta ekzemple uzas la epiteton "helpa", kiu mankas en la angla, kaj insistas pri artefariteco, pli ol la angla: ĉi-lasta aludas al pacifismo, kiu tute forestas en la franca, ĝenerale malpli pozitiva.

* * * * *

Kadre de la Internacia Jaro de la Lingvoj kaj de la 150a datreveno de la naskiĝo de Ludwik Zamenhof, la konstantaj delegacioj de Litovio kaj Pollando ĉe Unesko, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, organizas ĉi tiun konferencon pri Esperanto. 

Ludwik Zamenhof konstruis la lingvon, kiu celis ne nur simplan komunikadon, sed rimedon propulsi la pacan kunekzistadon de malsamaj popoloj kaj kulturoj. Nuntempe, ĝi estas ilo de dialogo por ĉirkaŭ du milionoj da personoj tra la mondo.

Dum la konferenco, tri prezentoj pri Esperanto kaj pri Ludwik Zamenhof mem estos donitaj, same kiel rapida leciono pri Esperanto.

[HeKo 376 4-A, 12 dec 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0479 s s 
  Total: 0.0623 s s