Esperanta Civito

2008, unu jaro da kulturo en esperanto

La 15an de decembro, nome en la Tago de la Esperanta Kulturo, estas la momento skizi bilancon pri la evoluo de la kulturo en nia lingvo dum la koncerna jaro.

Nia kulturo vivas precipe tra kongresoj kaj literaturaj eventoj. Se temas pri kongresoj, en 2008 plej brilas la ĵurnalista kongreso en Vilno, dum ĉe la mala ekstremaĵo situas la Universala Kongreso en Roterdamo. Ne tiel gravas la organiza faktoro, kvankam ĝi spegulas la situacion: s-ro Podvilas Jegorovas kaj lia teamo kapablas organizi internacian kongreson, kaj la teamo en Roterdamo devus lerni de li. Multe pli gravas la kapablo kunigi homojn kaj valorigi ilian partoprenon. Vilno montris la plejmulton el nia inteligencio, dum Roterdamo ne kontribuis samnivele al la evoluo de la esperanta kulturo: sufiĉas mencii la mankon de teatroprezentoj. Nature, eblas skeptiki pri monto kiu produktas museton: ĉar finfine la vilna kongreso revivigis fakan asocion laŭ la tradicia skemo, kaj ne la esperanto-sekcion de la monda ĵurnalista organizo.

Nian literaturon en 2008 karakterizis, negative, kelkaj forpasoj, el kiuj la plej rimarkindaj estas tiuj de Claude Piron (Johán Valano) kaj Bernard Golden. Kaj mi aldonus ankaŭ la bedaŭrinde subitan forpason (en esperanto, perifrazo por sinmortigo) de la kaloĉaja vestalo, Ada Csiszár. Pozitive, ia vigliĝo sur la areno de la eldonado de periodaĵoj, kie "Literatura Foiro" ne estas plu sola; sed certe la vojo de "Spegulo" estas kruta, kaj la merkata rezulto de "Beletra Almanako" iom magra: kvarcento da venditaj ekzempleroj por la unuaj du numeroj, malgraŭ la oficiala apogo de UEA kaj la tamtamado tra Vikipedio kaj aliaj retpaĝoj, ekvivalentas al apenaŭ ducento da abonantoj. Ducento da ekzempleroj en unu jaro vendiĝis de la duobla KD kun "La infana raso" en deklamo de William Auld, malgraŭ minimuma reklamo kaj eĉ distribuaj malfaciloj: vera sukceso por LF-koop en 2008.

Nia literaturo, ĝis nun reprezentita nur en unu mondkongreso (tiu de PEN), ekde 2008 oficiale aperas ankaŭ en aliaj internaciaj kongresoj: ekzemple WALTIC en Stokholmo, dediĉita al beletraj tradukistoj. Ankaŭ en Stokholmo niaj verkistoj venis el PEN, escepte de unu, kiu tamen ĵus eksiĝis el EVA, proteste pro ĝia transformiĝo al literatura akademio.

En 2008 la Akademio de Esperanto laboradis pri la reformo de la landnoma listo: ni vidos ĉu ĝi cedos al la ĉina protesto kaj forigos Tajvanon. Intertempe mankas Tibeto...

Nia muzika kulturo vidis (prefere: aŭdis) la revenon de Gianfranco Molle kaj Marcella Fasani, el la roma skolo de la 1970aj kaj 1980aj. Pluso estas por nia kulturo (ankaŭ la muzika) la daŭrigo de ARKONES en Pollando, dum malatuto estas la ne okazigo de Kultura Esperanto-Festivalo, anoncita en Danlando. Ankaŭ la persisto de aliaj renkontoj estas atentinda, kvankam pli kaj pli ili similas al mallongaj gastadoj hejme de beletr(em)a invitanto.

La finiĝanta jaro estas unu plia jubilea jaro. Iom post iom ĉio centjariĝas (vere aŭ false) en nia Esperantio. Estus bele se tiu kulturo de jubileoj ne nur retrospektivus, sed precipe perspektivus, kiel okazis pro Amikejo. Sed eble la insisto pri jubileado (kun eĉ tutjara fruigo, ĉar multaj festas la 150an de Zamenhof jam ekde la 149a!) montras ne pli ol memreferencecon. Jubilei ne nepre signifas jubili.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 377 1-A, 15 dec 08]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0628 s s