Esperanta Civito

Tonkin pesimisma pri Roterdamo

"La ŝajna nekapablo de la gvidaj organoj de nia movado kompreni, ke la mondo de neregistaraj organizaĵoj kiel la nia — t.e. volontulaj organizaĵoj kun specifaj celoj — profunde ŝanĝiĝis, kaj ke la novaj metodoj, kiuj aperas jen kaj jen en la movado, ne estas konkurencaj aŭ malamikaj, sed enkalkulindaj en formiĝo de nova strategio. Por preni ekzemplon el mia propra lando — UEA riskas fariĝi la General Motors de la Esperanto-movado." Per tiaj vortoj prof. d-ro Humphrey Tonkin, amare indikas la plej negativan eventon de la finiĝanta jaro, kadre de intervjuo en la decembra numero de "La Ondo de Esperanto". Tonkin estas ne nur la (kronologie) plej influa homo en la historio de Universala Esperanto-Asocio post Ivo Lapenna, sed ankaŭ la plej kapabla inter ties gvidantoj profili strategian gvidlinion. Kompreneble ne mankas kontraŭdiroj al si mem.

Ankaŭ la decembra numero de "Esperanto" gastigas interesan intervenon de Humphrey Tonkin pri la evoluo de UEA: "unuavice necesas transformi la asocion el membroserva al celoserva organizaĵo, en kiu ni lanĉas efikajn kampanjojn por disvastigi la lingvon, proponi ĝin kiel solvon de lingvaj problemoj, kaj faciligi la interhoman komunikadon -- samtempe konstante memorigante niajn subtenantojn pri la efikeco de nia laboro kaj petante de ili financan apogon por tiu laboro. Por fari tion, ni devas komuniki niajn mesaĝojn al multe pli vasta reto de homoj ol nia tute malgranda formala membraro -- eble kreante novajn klientojn por niaj varoj (varoj, kiuj inkluzivas la disvastigon de Esperanto aŭ la solvadon de lingvaj problemoj -- ĉar tiuj estas spiritaj varoj same vendeblaj kiel libroj kaj revuoj)."

Ke la aferoj ne estas en ordo en la malnova Esperantio, Tonkin rimarkis jam antaŭ deko da jaroj, kvankam neniam ĝis nun li uzis tiel draŝajn konstatojn, kiel en la intervjuo ĉe LOdE: "Tiun vervon mi ne renkontis en la UK en Roterdamo, kie mi havis la impreson, ke iel la organizantoj mistaksis la bezonojn kaj atendojn de la partoprenantoj. La UKoj restas iom tro ŝablonaj." Efektive Tonkin, kiu pledas por pli da celoservado, konstatas ke estas sakstrato daŭrigi per entreprena strategio bazita esence sur membroservado, kiam tiuj servoj mem (almenaŭ la ĉefa) iĝis pli kaj pli mankaj kvalite.

Jam antaŭ deko da jaroj, en sia eseo "Ĉu asocio, movado, komunumo, civito?" (kiu  fakte superas, analize kaj sinteze, lian postan libron "Lingvo kaj popolo") Humphrey Tonkin agnoskis ke "nia klopodo trovi strategion ne prosperos sen certaj bazaj interkonsentoj", kaj li listigis ilin:

"Unue, ni devas esti pretaj trakti niajn kolegojn kiel homojn kapablajn pozitive kontribui al nia komuna afero, kaj ni devas esti meritaj je tiu pritrakto mem. Sen tiu baza toleremo, ni restos dividitaj kaj amaraj. Ekzistas kreskanta emo en niaj rondoj montri la propran brilon per lerta malkonstruo de la reputacio de aliaj. Estas tempo, ke ni finu kun niaj parodioj kaj niaj ŝlosilaj romanoj, niaj cirkuleroj kaj niaj troblovitaj institucioj, kaj lernu minimuman humilon."

"Due, ni devas esti pretaj instrui Esperanton al aliaj. Sen konstanta alfluo de novaj homoj al nia komuna afero (kiel ajn oni difinas ĝin), nia rondo ne kreskos. La stato de la Esperanto-instruado, spite la grandajn laborojn de iuj homoj, restas maladekvata al la bezonoj. Mankas instruiloj, vortaroj, elektronika materialo. La instruado mem ne ĝuas sufiĉan prestiĝon en niaj rondoj."

"Trie, ni devas mem lerni kaj uzi la lingvon, por fortikigi nian kulturon, riĉigi ĝian enhavon, kaj plivastigi la reton de komunaj kulturaj posedaĵoj, kiuj rezultos el tiu intensa utiligo. Ni devas en tiu rilato subteni niajn instituciojn - nian librokulturon, nian radion, niajn elektronikajn retojn."

"Kvare, ni devas pli bone kompreni la karakteron kaj la historion de nia afero. Ne eblas simple ignori la kialon de Esperanto, nek nei la fundamente humanismajn nociojn, kiuj troviĝas sub ĝia organiza surfaco. Eble mi jam tretas surtendencan grundon asertante, ke la Esperanta ideo enhavas, enplektita en ĉiuj ties manifestiĝoj, certan moralan vizion de nova etiko de internacia komunikado. Mi estas preta argumenti por tio en la posta debato, kaj akcepti, ke ne ĉiuj personoj konsentos kun mi. Sed pri civilizita debato en pozitiva etoso mi ja insistas. Sen tio, Esperanto turniĝos porĉiame en la fermita cirklo de la propra orgojlo, kaj la origina ideo perdiĝos."

Kiu malplej atentis la suprajn sagacajn alineojn, tiu estas homoj en UEA mem, aŭ homoj kiuj eluzas privatajn amikecojn ene de UEA por siaj militkampanjoj. Ekster UEA oni trovas pli da disponeblo kaj kompreno, pri tiu propono de "bazaj interkonsentoj". Certe en la Esperanta Civito, sed ne nur. D-ro Detlev Blanke, ekzemple, povus lerni multon el sia samurbano Gary Mickle, kiu skizis la situacion jene (junio 2008):

"Se temas pri UEA, SAT kaj la [Esperanta] Civito, mi ne kredas, ke la plej distinga trajto de ili estas la speco de religieco, nereligieco aŭ kontraŭreligieco, kiu regas en ili. Ankaŭ ne la situo sur la skalo inter dekstro kaj maldekstro. Se mi devus klarigi tre ĝeneralige, kio estas la diferenco inter la tri, mi dirus:
- UEA estas asocio por tiuj, kiuj volas ligi per Esperanto etnojn kaj naciojn.
- SAT estas asocio por tiuj, kiuj volas ligi per Esperanto laboristojn kaj homojn kun similaj emancipaj interesoj.
- La Civito estas asocio por tiuj, kiuj volas ligi per Esperanto kreantojn de nova popolo."

Gary Mickle tuj korektis la difinon pri la Esperanta Civito, kiu fakte kaj jure ne estas asocio: "La Civito ne estas tute simila al aliaj internaciaj organizaĵoj kun federacia strukturo. La Civito ja celas akiri specialan juran statuson, tiun de 'subjekto de internacia juro', kiu kapablus havi 'legaciojn' ĉe aliaj tiaj subjektoj, ekzemple ŝtatoj. Ion mi legis de Giorgio Silfer, kio faris la impreson, ke almenaŭ laŭ li Esperantio estu per tio avangardo, ekzemplodona por aliaj malgrandaj transnaciaj lingvogrupoj."

"Kvankam mi ne ŝatas tiun koncepton, mi ne opinias ĝin pli danĝera aŭ pli nerealisma ol la politikaj konceptoj, sur kiuj UEA bazas sian agadon. Mi ankaŭ ne kredas, ke la konkurado inter la Civito kaj UEA prezentas danĝeron al Esperanto. Eĉ male. Ĝi kreas okazojn por debatoj, kiuj povas ebligi al la esperantistoj iom post iom rafini sian politikan memkoncepton. Ankaŭ por SAT estas loko en tiaj debatoj. Rompi la ideo-hegemonion de UEA inter esperantistoj estus laŭ mi bona afero, kaj pro tiu pure taktika konsidero mi vidas la ekziston de la Civito iomete pozitive, malgraŭ mia kritiko al ĝia baza koncepto" konkludis Mickle. 

Estas evidente, ke sur tiaj bazoj eblas dialogi. Sed bedaŭrinde jam nur inter individuoj, kaj ne inter kolektivoj, ĉar: a) SAT jam agonias (nur sep aliĝoj al la venonta kongreso en Milano, praktike nur du estraranoj plus kelkaj italoj); b) UEA restas implikita, unuflanke, en sia statuta normo de neŭtraleco, kiu politike tradukiĝas al apogo por ĉiuj molaj diktaturoj, de la lasta fazo de frankismo ĝis la nuna pekinismo, kaj aliflanke en la nerekta ŝirmo por individuoj kiuj certe ne konsentas pri la unua baza interkonsento indikita de Tonkin.

[HeKo 377 9-A, 22 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0626 s s