Esperanta Civito

UTE konfirmis la konfidon al Gbeglo

Sekve de la ultimato de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu petis la landan asocion en Togolando distanciĝi de sia reprezentanto ĉe la UEA-Komitato, kaj eĉ elekti novan komitatanon, la Komitato de Unuiĝo Togolanda por Esperanto alprenis la sekvan decidon, dum sia ordinara kunveno 8 novembro 2008:

"Ĉe la sepa punkto de la tagordo (rilatoj UTE-UEA), la komitatanoj pridiskutis ĉefe la mesaĝon de la prezidanto de UEA al UTE pri la afero Gbeglo Koffi. Post multaj diskutoj kaj interŝanĝoj, la komitato decidis la jenon:

1. "Konsciu", la bulteno de Gbeglo, ne estas organo de la asocio (UTE), kaj pri ĉiuj artikoloj aperintaj aŭ aperontaj en ĝi respondecas nek la asocio mem nek la estraranoj. Nur la aŭtoroj de la bulteno kaj de artikoloj respondecas pri ĝi. Tial kion diris s-ro Gbeglo en la revuo ne devas misfunkciigi la rilatojn inter UTE kaj UEA.

2. Pri la komitataneco de Gbeglo reprezentanta UTE ĉe UEA, la komitato decidis ke li daŭrigu la laboron ĝis la fino de sia mandato [UK en 2010]."

Konkrete, la supra estas venko de c-ano Gbeglo super Roterdamo: la reprezentanto de UTE ne estos ŝanĝita, kaj la estraro de UEA nun frontas malagrablan alternativon -- aŭ religi la rilatojn kun Gbeglo aŭ rompi kun la landa asocio kiu principe solidaras kun li.

La 16a landa kongreso de Togolando okazos ĉi-semajne.

[HeKo 378 1-A, 24 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1328 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0479 s s 
  Total: 0.1807 s s