Esperanta Civito

Konsula bondeziro por 2009

Karaj gecivitanoj,

Se je la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo, indis retrospektivi pri la finiĝonta jaro, je la 31a indas perspektivi pri la nova jaro. Listigi la ĉefajn proponojn, esperojn, dezirojn kaj bondezirojn por Esperantio en 2009.

La esperantan popolon atendas plia jubilea jaro, eĉ plurjubilea: pri Zamenhof, pri la Internaciaj Floraj Ludoj, pri "Literatura Foiro" kaj pri alio (interalie la centjara datreveno de Ivo Lapenna). Ni vivas en periodo de jubileoj: nia unua espero estas, ke tiuj jubileoj donas la okazon kulture firmigi efektive transnacian identecon, ne nur renkontiĝi sen konkreta aliro al la veraj interesoj de la esperanta popolo.

Unu el tiuj interesoj estas la dialogo inter la diversaj komponantoj. La Esperanta Civito faris siajn demarŝojn jam en 2008, invitante al renkonto, proponante skribe kunlaboron. La ricevintoj de tiu invito, de tiu letero, per sia konduto atestas sian (ne)disponeblon al dialogo. Aŭtenta raŭmisma sinteno estas la konstanta konscio, ke ĉiuj komponantoj situas en la esperanta popolo, inkluzive de tiuj kiuj negas la rolon de nia lingvo kiel arta perilo kaj/aŭ kiel identigilo. Analogie al la cionistoj vidalvide al la tuta judaro, la raŭmistoj konsideras neniun esperantlingvanon principe fremda aŭ principe malamika -- pri sia fremdeco, aŭ eĉ malamikeco, elektas mem la koncernato, per sia rilatado al nia laboro kaj al niaj idealoj.

Sed niaj interesoj kondukas eksteren, por prezenti al neesperantistoj la fenomenon de nia kulturlingvo en laŭeble ĉiuj siaj facetoj. Tial raŭmistoj atingis la agnoskon de esperanto kiel literatura lingvo, en 1993. Tial raŭmistoj atingis la agnoskon pri esperanto kadre de oficiala lingvotesta sistemo, en 2006. Por 2009 ni alstrebos do pliajn atingojn, pri kiuj ni esperas raporti.

La nova jaro alportu ankaŭ la intensigon de la procezo de konfederacia integriĝo por la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Samtempe ĝi alportu la fortiĝon de la paktintoj, ankaŭ rilate al la materiaj havaĵoj, kiel ĵus okazis al la kooperativo de Literatura Foiro.

La nova jaro alportu la firmiĝon de la servoj de nia transnacia konsorcio, kaj la konscion pri ilia valoro. La mutuala rabata sistemo, la Civita banko, la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, la diversaj projektoj, ankaŭ en sociala kampo, unuavice en Afriko.

La financa krizo en la makrosocio probable tuŝos ankaŭ la esperantan mikrosocion. Sed ĝi ne estos tiel granda en siaj ĝeneralaj linioj ĉar, ekzemple, nia gazetaro ne vivas el la pagita reklamo. Tamen ni konscias, ke pluraj inter ni estos malpli fortaj finance, ĉu pro senlaboreco ĉu pro aliaj malfaciloj. Nia granda, lasta deziro estas, ke kresku la sento de solidareco en la nova Esperantio.

Serenan kaj fruktodonan novan jaron al vi ĉiuj!

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 378 4-C, 31 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0580 s s