Esperanta Civito

Senatano Nilsson replikas pri polaj eventoj

La numero 2087 de Heroldo de Esperanto enhavas ampleksan artikolon de s-roj Kozyra kaj Mandrak. La artikolo ŝajne pretendas esti analizo de la komisiona raporto pri la t. n. polaj eventoj publikigita en HdE n-ro 2077. Povas esti, ke la legantoj atendas, ke mi, kiel unua subskribinto de tiu raporto, defendu ĝin kontraŭ la kritiko en la artikolo.

Tio tamen ne eblas, ĉar la kritiko ne trafas la raporton, sed nur asertojn, kiujn la kritikantoj mem liveras. Se mi volus funde pritrakti tiun fenomenon, mi devus peti permeson plenigi pli ol unu numeron de Heroldo per analizo, kaj tio evidente kondukus al absurda situacio. Tial mi nur per kelkaj ekzemploj montros, kiel la kritiko maltrafas sian celon.

Ekzemplo unua el la artikolo: "La Konkluda Raporto ampleksas kelkajn temojn, tamen aparte profundiĝis en la eventon de la jaro 1985 nomitan puĉo." La Raporto diras: ... "la pola armeo en 1981 sub komando de generalo Jaruzelski faris militistan puĉon kaj deklaris militan staton." Menciita en la Raporto estas nur unu puĉo, nome tiu de generalo Jaruzelski, kaj certe ĉiuj legantoj komprenas, ke nek s-ro Dobrzynski nek iu alia esperantisto inspiris aŭ organizis tiun puĉon. La ideo nomi s-ron Dobrzynski puĉinto venas el fonto tute alia ol la teksto de la Raporto.

Ekzemplo dua: La artikolo atribuas eĉ subtekston de foto al la Raporto nomante ĝin integra aldonaĵo. La vero estas, ke la Raporto estas la Raporto, kaj ĉio ekster ĝi estas io alia, ne apartenanta al la raporto, escepte de la atestoj kaj dokumentokopioj aluditaj en la fina rezolucio. Tre granda parto de la artikolo de Kozyra-Mandrak konsistas el diskuto pri asertoj, kiuj ne troviĝas en la Raporto, nek en la fina rezolucio.

Ekzemplo tria: En la artikolo oni trovas la tekston "La Raporto rekomendas al la movado elekti tiun metodon, kiun uzas demokratiaj ŝtatoj en kompareblaj situacioj." La responda loko en la Raporto tekstas "Kiel modelon oni povas elekti tiun metodon, kiun uzas demokratiaj ŝtatoj en kompareblaj situacioj." La Raporto do nenion rekomendas, sed indikas, ke la movado havas eblecon fari elekton.

Ekzemplo kvara: La artikolo asertas, ke en la Raporto oni povas legi, ke "prof. Tonkin en 1986 renkontiĝis en la sidejo de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kun d-ro Józef Czyrek." Tamen, la Raporto asertas precize la malon, nome ke ne eblas pruvi nek malpruvi tiun anoniman informon. La verajn cirkonstancojn pri tiu vizito s-roj Kozyra kaj Mandrak nun priatestis, kaj, ĉar la komisiono ne havis alireblon al diversaj arkivoj, ni certe povas atendi pli da tiaj novaj informoj.

La supraj kvar hazarde elektitaj ekzemploj estas ĝuste nur ekzemploj, kaj post tia analizo de la tuta artikolo de Kozyra-Mandrak restus neniom, aŭ preskaŭ neniom, kio efektive estus kritiko kontraŭ la Raporto.

(sen. Bertil Nilsson, ekskomisionano)

[HeKo 300 2-C, 2 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0377 s s 
  Total: 0.0517 s s