Esperanta Civito

Interesa kontribuo de Zlatko Tiŝljar

Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, disvolvis jam plurfoje interesan tezon. Li komprenis ke "la lingvo ne estas nur komunikilo, sed ĝiaj ĉefaj samgravaj du funkcioj estas la komunika kaj la grupidenteca. Por esti kompleta lingvo, ĉiu lingvo devas posedi sian grupon kies identecon ĝi markas."  Tion efektive aŭguris Zamenhof, en la letero al Kofman kaj aliaj tekstoj, formulante kaj disvolvante sian homaranismon.

Laŭ tiu premiso Tiŝljar emfazas, ke Zamenhof "kreis grupon kiu akceptis tiun lingvon kiel sian identecsimbolon". Ĝis tie ĉi lia tezo estas plene raŭmisma, se kun la aldona rimarko ke la samon perceptis kaj evoluigis ne nur Zamenhof, sed ankaŭ niaj plej valoraj verkistoj, unuavice niaj poetoj. Kiuj ne perceptis tion, aŭ ne konsentis (kiel Kofman), tiuj pli-malpli frue forlasis esperanton. Eble indas krei novan difinon: krom kabeo (kiu subite kaj definitive forlasas la parolkomunumon) ekzistas kofmano, kiu ne kredas en la lingvo kiel identigilo, eĉ se li kulturas ĝin kaj plu restas en la parolkomunumo, kvankam esence li devus fariĝi idisto. Nuntempaj kofmanoj ekzemple estas Jorge Camacho kaj (relative pli kohera ol la antaŭa, almenaŭ dum certa tempo) Gonçalo Neves, por citi plej patologiajn kazojn (en medicinaj enciklopedioj oni ĉiam montras la malsanojn en la plej alta stadio, do se la kofmanismo estus patologio, ĝi ankaŭ prezentus ian gamon de nuancoj).

Sed ni revenu al s-ro Tiŝljar. Li maltrovas sintezon el la du unuaj termoj (lingvo kiel identigilo, la esperantistaro kiel identigita grupo) ĉar "tutmonda lingvo ne eblas: ĝi ne povus plenumi identecan funkcion kiel dua lingvo, kaj kiel eventuala unua lingvo ĝi ankaŭ ne povas efektivigi la identecan funkcion, ĉar ĝi havas sencon nur se la koncerna grupo (tutmonda homaro) diferenciĝas de iu alia grupo. En tiu kazo alia ne ekzistas." Laŭ nia scio, Zamenhof verkis nenion kiu kondukus al ĉi-lasta paradokso: li ne celis tutmondan lingvon, sed internacian, kiun li precizigis ankaŭ kiel neŭtrale homan, sed specife li pledis por hereda fenomeno. Ĝuste la heredeco garantius la vivon de la parolkomunumo, sekve ĝian diferenciĝon. La diferenciĝo ne okazus precipe per konflikta aŭ kontrasta komparo kun la samtempaj najbaroj (sinkronie), sed precipe per la interna, tratempa evoluo de la organismo (diakronie). Tial s-ro Tiŝljar starigis al si falsan kontraŭdiron.

Li ĝenerale pravas, kiam li asertas: "Nun Esperanto apartenas al esperantistoj; negrave ke ili ne havas teritorion -- ili simple estas unu el senpatrujaj popoloj dissemitaj ĉie, kiel siatempe la judoj, nun romaoj [roŭmoj], kurdoj ktp". Ankaŭ tiu estas plene raŭmisma starpunkto, deduktebla interalie el la Kvintezo, komence de la Pakto.

Tiŝljar aldonas: "se Esperanto fariĝus eŭropunia lingvo, komence helpa sed iom post iom la ĉefa (unua) lingvo,  ĝi iĝus eŭropunia identeclingvo kaj unu el la plej fortaj konkurencantoj inter la internaciaj lingvoj de la mondo apud la angla kaj kelkaj iom pli regionaj kiel la hispana, ĉina, rusa, franca". Ĉi tie li ne konsideras du problemojn: a) ne ĉiuj anoj de la esperanta popolo (precipe inter la eŭropanoj) akceptas la aksiomon ke Eŭropa Unio estas la taŭga solvo por la kontinenta integriĝo -- kaj efektive tio estas demostrenda, almenaŭ argumentenda; b) kvankam eblas pasi de la helplingva al la ĉeflingva funkcio (vidu la svahilan en Afriko), la historiaj kaj sociaj cirkonstancoj en Eŭropo ne estas favoraj al tia evoluo. Probable la esperanta popolo (precipe inter la eŭropanoj) pretas akcepti, ke ĝia lingvo iĝu la "lingua franca" de la eŭropanoj; sed koincidigo inter tio kaj Eŭropa Unio ŝajnas tro aŭdaca silogismo.

Esperanto estas monde valora, ĉie akceptebla produkto de la eŭropa civilizo. Ni ne konfuzu la radikojn kun la tuta planto. Tamen la tezo de Tiŝljar estas interesa, kaj ĝi meritas atenton kiel kontribuo al la raŭmisma metodo.

[HeKo 378 6-A, 2 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0530 s s