Esperanta Civito

SAT protestas kontraŭ Israelo

La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, sub la prezido de Jakvo Schram, aprobis la suban deklaron pri la konflikto en la strio de Gazao:

La Plenum-Komitato de SAT forte protestas kontraŭ la perforto de la Israela ŝtataparato en la regiono de Gazao. Ĝi samtempe forte protestas kontraŭ la batalmetodo de Hamas, atentigante, ke buĉado de israelaj soldatoj aŭ civiluloj nur helpas plifortigi la naciismon de la israela aparato, donante al ĝi pretekstojn por daŭrigi sian imperiisman politikon, dum 20% el la israela loĝantaro vivas sub la oficiala limo de malriĉeco. Ĝi alvokas do al ambaŭflanka ĉesigo de militaj agoj.

La PK konscias, ke la israel-palestina problemo estas kompleksa, sed atentigas, ke solvoj baziĝantaj sur naciismo aŭ interkonsentoj inter kapitalismaj ŝtatestroj certe ne povas esti kontentigaj por ekspluatitoj el ambaŭ landoj.

Ĝi ankaŭ konscias, ke la sci-nivelo pri tiu ĉi temo estas sufiĉe malvasta, kaj vokas do al informkolektado de faktoj kaj argumentoj por nutri la tiuteman rubrikon de la SAT-Kultura retejo : http://www.satesperanto.org/-Mezoriento-.html kaj venontajn numerojn de "Sennaciulo".

La PK morale apogas ĉiujn kamaradojn, kiuj iel agadas proteste al la nunaj militkrimoj, kaj tenas sin je dispono de tiuj, kiuj pretas organizi grandskalan kampanjon por kontaktiĝi kun mezorientaj laboristoj kun la celo akiri pli bonan komprenon pri ilia preciza situacio kaj konsciigi ilin pri iliaj komunaj interesoj.

La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, la 9an de januaro 2009.

[HeKo 379 9-A, 17 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0479 s s 
  Total: 0.0616 s s