Esperanta Civito

Afrika Esperantologia Semajno 2007 en Burundio

La dua AfrES -- Afrika Esperantologia Semajno okazos jarfine 2007 en Bujumburo (Burundio). Instruos c-ano prof. Giorgio Silfer. Surloka organizanto estos c-ano Mushosi Birindwa.

La dua AfrES ne rezultos el la kunlaboro inter du paktintaj establoj, kiel estis por la unua jarfine 2005 (KCE kaj TIETo). La projekto dependos rekte de la Civita Kapitulo, kvankam eblas ankoraŭ specifa kontrakto inter Kultura Centro Esperantista kaj burundia paktonta establo.

Same kiel por la unua, por la dua AfrES okazos alvoko al alighoj, kiun sekvos selektado de la kandidatoj, kaj poste kelkmonata perkoresponda kurso. Necesa kondiĉo: almenaŭ lingva nivelo B.2 (laŭ LTSEC, egala al meza grado che ILEI aŭ al la kapableco che FEI), prefere atestita per diplomo. La formado de esperantologoj celos precipe, sed ne ekskluzive, personojn el la centra kaj orienta partoj de Afriko. Laŭ la politikaj kutimoj de la Civito, virinoj havos prioritaton en kazo de helpobezono.

Chamberline Nguefack Zedong, Vickonsulino pri la tria mondo

[HeKo 301 5-C, 8 jun 06]

 


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0818 s s