Esperanta Civito

Patro dankas el Kongolando

Ekde septembro 2008 mi ricevadas la medikamentojn por la kuracado de mia juna filo. Li estas malsana pro epilepsio kaj sen tiuj medikamentoj li multege suferas, eĉ riskas morti, eventuale pro akcidento. Grandan dankon mi ŝuldas al la mikrokredita servo de Fonduso Pro Esperanto, la banko de la Esperanta Civito.

Fakte, se mi ne havus la esperantan civitanecon, mi ne povus ricevi tiun bonegan helpon de la Esperanta Civito. La mikrokredita servo trovis sponsoron, kiu pagas la kostojn, kaj bonvolulojn kiuj transportas al Afriko la skatolojn kun la medikamentoj ene de du tagoj. Ĉe la Esperanta Civito mi trovis komprenemon, helpon kaj efikecon.

(c-ano Athanase Namutema, Kongolando)

* * * * *

Fonduso Pro Esperanto: efika maniero por helpi al Esperantio en la tria mondo. Kontaktebla tra nia redakcio.

[HeKo 381 4-C, 28 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0545 s s