Esperanta Civito

Denove alta tensio inter UEA kaj ERA

S-ro Marco Cappato ree estas parlamentano de Eŭropa Unio, danke al la demisio de s-ino Emma Bonino, kiu fariĝis itala ministro. Ilia transnacia Radikala Partio forte subtenis esperanton en marto 2004, okaze de la baloto pri lingvopolitika raporto, kie preskaŭ duono de la Parlamento en Strasburgo montriĝis favora al nia lingvo.

Laŭ Renato Corsetti, "ERA [esperanto-asocio referenca al la transnacia Radikala Partio] ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes." Nome de ERA replikis Giorgio Pagano, kiu sin demandas "kiom serioza estas Corsetti mem, prezidanto de la UEA, se li ĵus kandidatis en la Partio de la Italaj Komunistoj, havanta rilatojn kun Hamas kaj Hezbollah, en kies programo estas la totala detruo de Israelo." La interŝanĝo de sinceraĵoj denove altigis la tension inter UEA kaj ERA.

En oktobro 2004 d-ro Corsetti deklaris publike: "Mi estas simpatianto al la verda partio kaj foje voĉdoninto por ĝi; [mi] ne tute fidas eŭropajn verdulojn, kiuj ŝajnas akcepti la liberan merkaton kaj nur kontraŭbatali kelkajn el ĝiaj efikoj, dum la problemo ŝajnas al mi ŝanĝi la evolu-modelon; [mi] interesiĝas ĉefe pri la agadoj de verduloj por Esperanto (kaj pro tio akceptas ankaŭ ke esperantistoj agu por verduloj)."

La partio en kiu d-ro Corsetti ĵus kandidatis (por la urba konsilantaro de Romo) naskiĝis en 1999 el skismo interna al Rifondazione Comunista (Bertinotti), kiu mem naskiĝis jardekon pli frue el skismo interna al la tiama Partito Comunista Italiano (Occhetto-D'Alema).

[HeKo 301 4-A, 7 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0596 s s