Esperanta Civito

Por virina kontribuo al nia literaturo

Startis la prepara perkoresponda kurso por la ateliero pri beletra kreivo, kiun Feminisma Esperanta Movado organizos kunlabore kun Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 13-17 aprilo 2009. Temas pri la unua tiaspeca kurso-ateliero, celanta kreskigi la rolon de verkistinoj en la esperanto-literaturo. La kurson mem partoprenas dekkvino da civitaninoj, sed la atelieron fizike alestos eble deko.

La unua paŝo en la preparo estas la kreo de beletra profilo. La kursaninoj respondas al demandoj interalie pri la preferata temaro, la persona motiviĝo, la beletraj konoj. Ankaŭ al demandoj kiel: "Vidalvide al la esperanta popolo, kian rolon vi elektus por vi kiel verkistino?" kaj "Kion la esperantlingva publiko plej atendas de verkistino, laŭ vi?".

La ricevitaj respondoj montras konscion, ke la esperanta literaturo ĝenerale estas pli introspekta ol alilingvaj, kvankam ne mankas gravaj ekzemploj kun socia engaĝo. Tio des pli karakterizas niajn verkistinojn: la poezio de Nobel-kandidatino Marjorie Boulton estas esence introspekta. Ĉu io nova aperos, eble revolucia, el la plumoj "kun roza inko", tion ni konstatos en la venontaj monatoj. Sed jam nun oni povas konstati, ke plej multe por la virinoj agadas la medio de la Esperanta Civito: ĉi tiu kurso-ateliero estas plia pruvo, kiu aldoniĝas al aliaj, unuavice la tre interesa revuo "Femina".

[HeKo 381 8-B, 6 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0569 s s