Esperanta Civito

HeKo reklamis (kaj helpis?) IKU

Kun granda kontento prof. Amri Wandel el Israelo anoncas ke trideko da proponoj por la 62a Internacia Kongresa Universitato en Bjelostoko atingis lin, kiel sekretarion de la IKU-komisiono, ĝis la limdato (fino de januaro). Kaj li mem kvazaŭ agnoskas la helpon de HeKo:

"Tiu ĉi rekorda nombro estas iom surpriza, konsiderante [tiel] ke ĝis du semajnoj antaŭ la limdato alvenis nur ses proponoj, pro kio HeKo publikigis artikolon kun la titolo 'Bjelostoko ne allogas prelegantojn'. (...) Kompare kun la antaŭaj jaroj, por Roterdamo venis 21 proponoj, por Jokohamo 18, por Florenco dudeko".

Nun okazos selekto fare de la kvin IKU-komisionanoj: krom Wandel mem, ankaŭ Sabine Fiedler, Hans Michael Maitzen, Humphrey Tonkin kaj J. Wen. Surbaze de tiu selekto la estraro de Universala Esperanto-Asocio decidos pri la (kutime naŭ) prelegontoj.

[HeKo 382 7-A, 19 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0525 s s