Esperanta Civito

La dua Heroldo en 2009


Ĉu la Forumoj (ekonomia en Davoso kaj socia en Brazilo) elĉerpis sian rolon? Medito de sen. Giorgio Silfer kaj rekta atesto de sen. Dieter Rooke. Proksima Oriento kaj kampanjoj ĉe Obama aparte interesas esperantistojn: la klarigo de tri aktivuloj (progresema laiko, anarkieca etnisto, praktikanta romkatoliko) pri sia nepartopreno en la Izyumenko-kampanjo.

Virtuala ne signifas plu virtan... Tion oni spertas de tago al tago en Esperantio, pro krizoj kaj krizetoj ĉe diversaj retforumoj -- kaj eĉ deliktoj, kiel ĉe Ipernity. Multe pli virta aspektas la reala Esperantio, precipe ekster Eŭropo.

En la jaro de Darwin, longa eseo de Leen Deij. En la jaro de Zamenhof, esea "felietono" de André Cherpillod. Dume prepariĝas la unua Simpozio pri Homaranismo, en Ĉaŭdefono, zorge de KCE kaj Scienca Instituto Zamenhof.

La supraj kaj pliaj informoj en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2134, la dua en la jaro, kovranta la eventojn 22 januaro - 11 februaro 2009. La gazeton posedas kaj administras LF-koop, kiu ĵus eldonis sian ducentan numeron (ekde januaro 1997). Kunredaktoroj: c-ano Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[ HeKo 383 3-B, 24 feb 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0603 s s