Esperanta Civito

Kio okazas en Vikipedio?

S-ro Andy Künzli estas konata pro diversaj konfliktoj (interalie kun CDELI kaj s-ro Claude Gacond), konfliktoj kiuj multiĝas lastatempe, en rilato kun la enciklopedia verko kiun li aŭtoris. La ĵusa konflikto koncernas la artikolojn pri lia verko en Vikipedio: la afabla parto de lia publika atako (cirkulero al multaj esperantologoj) tekstas "mi kiel autoro publike distanciĝas de tiuj paĝoj kaj de ĉio cetera, kio estas redaktita de la memelektiĝinta "vikipediisto" Dietrich Weidmann, prezidanto de la svisa Landa Asocio de UEA, kaj kio estas ligita al miaj persono kaj verkaĵoj en Vikipedio, sen mia kontrolo kaj aprobo. En tiuj paĝoj ekzistas ankaŭ subjektivaj komentoj de nekvalifikita juĝanto, kiuj ne kongruas kun la ĝenerala faka opinio de la ĝisnunaj recenzantoj.  Per tiuj paĝoj oni altrudas al la aŭtoro de la verko "Svisa Enciklopedio Planlingva" aferojn kaj asertojn, kiuj estas skribitaj kontraŭ ties volo. Mi ne akceptas, ke dum mi investas centojn kaj milojn da horoj por serioza laboro kaj x-kontroladoj por preventi kaj eviti erarojn (grandparte sen helpo de aliaj) en miaj science ellaboritaj tekstoj, iuj fuŝuloj, stranguloj kaj fantaziuloj kapablas kaj rajtas detrui tiujn seriozajn klopodojn per sia facilanimeco kaj malkompetenteco."

En la koncerna artikolkomentario Dietrich Weidmann (fakte nur kunprezidanto de SES, krom se intertempe demisiis la alia, s-ino Grosjean) jam en julio 2008 skribis: "SES ricevis diversajn akrajn protestoj de Andreas Künzli rilate la enhavon de la artikolo pri la enciklopedio. Iu jam respondis al li, ke li estas invitata mem korekti kaj amendi la artikolon, sed krom tre malafablaj insultoj fakte ne venis konstruktiva kontribuo. Inter aliaj aferoj Andreas Künzli kritikas, ke la ideon pri la enciklopedio havis li mem, kaj ke SES ne dungis lin sed nur "subvenciis" kaj ke tiu-ĉi subvencio fakte nur kovris la kostojn. Fakto estas, ke SES pagis Andreas Künzli por lia laboro la sumon de Fr. 10'000.- krome li kiel aŭtoro ricevas Fr. 10.- por ĉiu vendita libro. Iajn pruvilojn pri elspezoj Andreas Künzli neniam prezentis, kaj krome li ankaŭ de Claude Gacond ricevis diversajn mon- kaj naturkontribuojn, kiujn tamen Gacond neniam precize ciferis. Fakte la vorto "dungo" strikte jure ne korektas sed devas esti "tasikis". Pri kies ideo estis la enciklopedio ankaŭ tre malfacile rekonstrueblas. Korekta estis, ke jam estis komence -- ne fine, kiel staras en la artikolo -- de la 1990-aj jaroj, kaj ankaŭ fakto estas, ke estas Claude Gacond, kiu instigis ene de SES, ke tiu ideo estu subtenita de la societo. En tiu-ĉi senco mi korektas kelkajn erojn de la artikolo, tamen nature estus tre dezirinda, se la koncernitaj personoj povus anstataŭ nur sendi atakajn retmesaĝojn sincere kunlabori por plibonigi kaj precizigi la akuratecon de la artikolo. Flanke de Andreas Künzli male venis minaco, ke li vandalus (komplete estingus) ĉiujn artikolojn rilate la enciklopedion kaj lin mem, se oni ne korektus ilin laŭ liaj "ordonoj". Tia konduto nature ne akcepteblas. Se io tia okazus, mi devus protekti la artikolojn kaj forbari la vandalanton. Mi tamen esperas, ke tio ne okazos, kaj Andy kiel ĉiuj aliaj bonvolaj personoj helpas kunlabori anstataŭ nur malkonstrue kritikaĉi."

La konflikto inter Künzli kaj vikipediisto(j) estas nur unu el la multaj, pri kiuj la publiko eĉ ne scias. Fakte ĝi eĉ ne estas inter la plej seriozaj. Pli interesa estas la suba komuniko de Aleksandr Korĵenkov: "Mi preskaŭ­ neniam konsultas la Esperantan Vikipedion, ĉar tro ofte en ĝi mi konstatis erarojn. Sed verkonte artikolon pri la gazeto "Lingvo Internacia", mi decidis, ĉar mankis konsulteblaj studoj pri ĉi tiu temo, enrigardi en Vikipedion. Kaj en la koncerna artikolo mi legis, en la unua frazo: «Lingvo Internacia, "centra organo de la esperantistoj", estis la plej grava internacia monata, de 1905 ĝis 1906 duonmonata, gazeto el la frua epoko de Esperanto. Ĝi aperis en Esperanto inter 1895 kaj 1907, poste ĝis 1920 en Ido». Post tiu deliraĵo mi preskaŭ­ ne miris tralegi, ke Cart redaktis ĝin ĝis 1907
(ĉiuj scias, ke en ĉi tiu jaro li ekredaktis ĝin, kompreneble en Esperanto). Se iu el vi kunlaboras en ĉi tiu reta enciklopedio en Esperanto, pri kiu oni fiere diras, ke ĝi enhavas pli ol cent mil artikolojn, bonvolu forigi ĉi tiun bedaŭ­rindan mistekston. Prefere ĝi enhavu je unu artikolo malpli."

S-ro Korĵenkov (kiel multaj aliaj) ricevis la respondon, ke "eblas mem plibonigi kaj precizigi". Sed ĉi tiu sinteno de Vikipedio estas maletika. Unue, plibonigi (fakte: bonigi) kaj precizigi preskaŭ ne eblas: necesas batali tiel multe kontraŭ obstinuloj, ke fine oni rezignas. Due, se A skribas makuligan aserton pri B, ne estas tasko de B korekti, sed estas devo de A prezenti la pruvojn pri la makuliga aserto. Alimaniere la esperanta Vikipedio riskas tian karakterizon: "Cent mil artikoloj, el kiuj triono robote, triono rebate, triono rabote (rabotado favore al iu interna kliko)."

[HeKo 385 2-A, 21 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0485 s s 
  Total: 0.0636 s s