Esperanta Civito

HeKo jam dekjara

Ĉi-semajne antaŭ dek jaroj aperis la unua numero de HeKo, sub la redakto de Judit Felszeghy, tiama direktoro de LF-koop. La retbulteno fakte apartenis al LF-koop, kiu la 2an de junio 2001 donacos ĝin al la Esperanta Civito. Ekde tiam ĝi estas la unusola oficiala Civita organo, kuniganta tri informajn funkciojn: la konstitucia (Civitaj komunikoj), la pakta (gazetaraj komunikoj el la paktintaj establoj), la informa (alies novaĵoj utilaj por la esperanta publiko).

Okaze de la deka datreveno de la apero de HeKo n-ro 1 ni alvokas la legantaron sendi komentariojn al nia redakcio. Jen la unua, eta eseo de LdV, studento pri ĵurnalismo en Italio.

* * *

La plej konataj (preskaŭ) ĉiutagaj retaj informiloj en esperanto estas HeKo kaj Libera Folio (LibFol). La unua estas novaĵagentejo, aktiva ekde marto 1999, la dua difinas sin "sendependa movada bulteno" kaj aktivas ekde aprilo 2003. HeKo fariĝis la oficiala organo de la Esperanta Civito en junio 2001, kaj tial ĝi turniĝis al la informado pri la aktiveco de tiu subjekto. LibFol komence rolis kiel neoficiala voĉtubo de la opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio; sed baldaŭ, pro la surpriza repostenigo de Osmo Buller, ĝi perdis tiun ĉefan fizionomian trajton.

Komparo inter la du informiloj ne estas facila. Ambaŭ permesas al siaj legantoj komentarii la novaĵojn, sed dum tiuj komentarioj gravas por plenigi LibFol, HeKo ne altiras multajn, eble ĉar ĝi ne klopodas organizi sian legantaron kiel LibFol, ĉe kiu oni povas krei individuan profilon. Hazarde tamen, ambaŭ informiloj ĵus ĉerpis novaĵojn el la publika UEA-komitata diskutlisto, preskaŭ samtempe: HeKo raportis pri la membrokrizo en UEA, LibFol pri la skandale altaj hoteltarifoj en Bjelostoko dum UK. Tio ebligas relative homogenan komparon.

Unuavice, laŭ kiuj kriterioj oni elektas la novaĵon? Kial HeKo raportas tuj pri unu afero (sed ne pri la alia), kaj analogie (sed inverse) LibFol? Ŝajnas ke HeKo preferas proponi jam difinitan novaĵon, dum LibFol inklinas al kazoj ne jam difinitaj. HeKo donas sian interpreton pri okazintaĵo, LibFol klopodas enŝoviĝi en la okazantaĵon. Plej ofte LibFol ŝajnas montri problemon por la plezuro montri problemon; male, HeKo priskribas problemon por klarigi kiel raŭmismo evitus aŭ solvus ĝin.

Duavice, la maniero paki la novaĵon. Kaj HeKo kaj LibFol abunde citas. HeKo intermetas mallongajn komentariojn aŭ glosojn de la redakcio (kutime anonima). LibFol preferas unue resumi la enhavon de la artikolo kaj, per la dismeto mem de la citaĵoj, suflori la interpreton de la redakcio (same anonima). Pri la anonimaj aŭtoroj: ĉe LibFol la redakcio koincidas kun unu persono (Kalle Kniivilä), dum ĉe HeKo estas pli ol unu aŭtoro, kvankam la responso apartenas ĉiam al la Konsulo (ĝis 2007 Walter Zelazny, poste Giorgio Silfer).

Se oni kombinas la elekton de la temo kun la interpreto, oni pli bone komprenas la diferencon inter la du redakciaj linioj. HeKo sekvas metodologian premison (raŭmismon), kaj por ĝi prioritate gravas ĉiu novaĵo utila por demonstri ke raŭmismo pravas. LibFol ne havas strategion kondiĉitan ideologie, sed ja persone, do por ĝi prioritate gravas ĉiu novaĵo kie necesas defendi aŭ ŝirmi s-ron Osmo Buller. Respegule, kiam LibFol atakas la malamikojn de Buller, HeKo defendas ilin, se ili estas raŭmistoj -- tipa kazo estas tiu pri c-ano Koffi Gbeglo, "persona non grata" ĉe UEA ekde la pasinta aŭtuno.

Post tiu komparo restas la impreso ke la HeKomunikoj (precipe la klasitaj sub A) celas kaj informi la ĝeneralan publikon kaj inspiri la kadrojn de la Esperanta Civito; dum la artikoloj de LibFol simple drivas al "chat line".

Ĉu oni rajtas konkludi, ke ambaŭ informiloj kompletigas unu la alian, kaj indas legi ilin ambaŭ, se oni deziras resti ĝisdata pri la esperanto-mondo? Nur certagrade. Ĉar HeKo havas du ekstrajn atutojn: ĝi proponas multe pli da novaĵoj ol LibFol kaj ĝiaj novaĵoj estas refiltrotaj per publikigo en "Heroldo de Esperanto" -- nome, kio aperos en HdE tio estas la plej grava. HeKo, kiu tute ne estas la reta varianto de HdE, povas apogi sin sur papera varianto: tio mankas al LibFol.

Aldone, LibFol ŝajne faris al si multe pli da malamikoj ol HeKo: de feministinoj ĝis junularaj gvidantoj. La epiteto de nordeŭropa skandalgazeto firme ĉapelas ĝian redakcion. Fine: ambaŭ informiloj montras profesiecon en la redaktado. Estas mirige ke gravaj organizoj (UEA, SAT, TEJO) ne produktas tian oftan retan informilon.

[HeKo 385 5-C, 25 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0625 s s