Esperanta Civito

Ĉu EDE 2009 pli malforta ol EDE 2004?

La franca filio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (fakte la plej forta en Eŭropo) kunvenis pro sia ĝenerala Asembleo lastan sabaton, en la pariza sidejo de la landa asocio de UEA. Ĉeestis trideko da EDE-anoj, sed neniu rimarkigis ke antaŭ kvin jaroj la gastiganta societo rifuzis sian subtenon, dum de post UK 2006 EDE estas kunlaboranta faka asocio de UEA.

En la Asembleo konfrontiĝis tri programoj:  Didier Janot, Christian Garino, Bertrand Hugon. Venkis la teksto de Christian Garino, per 50 voĉoj, kontraŭ 28 respektive 4, kun du sindetenoj. La dua baloto celis elekti la anojn de la Nacia Konsilio por la organizado de la ĉi-jara balotkampanjo por la EU-Parlamento. La naŭ elektitaj membroj je la nacia nivelo estas: E. Barbay, L. Bresler, G. Roussel, M. Abada-Simon, M. Anselmi, D. Janot, J. Bizet, B. Hugon kaj R. Leleu. Nur kvin membroj reprezentas la regionajn sekciojn: E. Debanne, M. Anselmi, F.Tschudy, C. Garino kaj B. Schumann.

Estis granda dubo pri la enhavo de la Asembleo, ĉar estis disdonitaj nek agada nek financa raportoj pri 2008. La tagordo mem estis malklara: s-ro Hugon forte oponis la renovigon de la Komitato kiu, kvankam preskribite en la statuto, ne aperis en la tagordo. Cetere, la plejmulto de la ĉeestantoj konfuzis komitaton kaj konsilion (espereble la kandidatoj al la EU-Parlamento ne konfuzas inter Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa Konsilio). Ĉiukaze, pro manko de laborfortoj, la samaj nomoj troviĝas kaj en la Konsilio kaj en la Komitato de EDE-France kaj en la regionaj kandidatlistoj kaj en la asocia komitato pri la kampanja financado. Je la nacia nivelo, estis nomumitaj Emmanuel Debanne kiel proparolanto kaj Jacques Borie kiel rilatanto al amaskomunikiloj.

En la dua parto de la kunveno, intervenis la unuaj listanoj de pluraj regionoj, kiuj raportis pri la jam komencinta kampanjo: Farhad Daneshmand (Centra), Elisabeth Barbay (Francilia), Jacques Borie (Norda), Ramon Faura (Sud-Okcidenta).

La entuziasmo estas granda; ĉu la nuna organizo kapablos porti ĝin ĝis la celo? Ĉiukaze, se EDE fiaskos kaj eventuale malfondiĝos, ĝian tutan monon enkasigos Roterdamo, laŭ la statuto.

[HeKo 385 7-A, 27 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0041 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0343 s s 
  Total: 0.0384 s s