Esperanta Civito

Becker gajnis la "Verkon de la Jaro" 2005

La poemaro "Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj" de Ulrich Becker (eld. Mondial, Novjorko, 2004,103 p.) gajnis la premion "La Verko de la Jaro", rezervitan al la originala poezio eldonita en la lasta jarduo. Pli ol duono de la voĉdonintoj (temas pri referendumo inter la abonantoj de Literatura Foiro) elektis la libron de Becker.

Rimarkinda estas ankaŭ la dua loko por "Survoje" de Klara Ilutoviĉ (eld. Impeto, Moskvo, 2005, 56 p.), dum la ceteraj tri kandidatoj (inkluzive de unu dulingva titolo de Jorge Camacho kaj de la unua poemareto de István Ertl) estis neglektitaj de la publiko. La kandidatojn selektis la membroj de la Esperanta PEN-Centro.

La premiita aŭtoro rajtos gasti en la verkista domo de Kastelo Lavigny (apud la Lemana lago), kie tre ofte naskiĝas novaj verkoj, dum du ĝis ses semajnoj.

Venontjare la premio ŝanĝos nomon, ĉar LF-koop transdonis ĝian proprieton al la Esperanta PEN-Centro: ĝi estos probable la premio de PEN-Klubo pri la esperanta literaturo.

Giulia Gagliardi, sekretario de la Konkurso
Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de la Esperanta PEN-Centro

[HeKo 302 1-B, 9 jun 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.2204 s s 
  Total: 0.2364 s s